Anicio MaksimoFlavius Anicius Maximus (mortiĝis en 552) estis romia senatano kaj patricio dum la Ostrogota Regno, kiu celebris la lastajn ludojn en la Flavia Amfiteatro. Maksimo edziĝis la unuan fojon en 510[1], poste akiris, eĉ tre juna, la konsulecon en Okcidento sine collega (senpartnere) por la jaro 523: tiam li ricevis permeson el la reĝo Teodoriko por celebri la eventon per venatio en la Koloseo, nome la lastaj ludoj tie, sed poste la reĝo plendis pri la troa kosto kiujn tiuj okazigis.

Poste li edziĝis al ostrogota princino. En 537 li estis elpelita el Romo kun aliaj senatanoj dum la gota sieĝo al Romo.

Referencoj redakti

  1. T.S. Mommaerts and D.H. Kelly, "The Anicii of Gaul and Rome", in Drinkwater, John and Hugh Elton (editors), Fifth-Century Gaul: A Crisis of Identity? (Cambridge: University Press, 1992), p. 117 ISBN 0-521-52933-6

Bibliografio redakti

  • Sundwall, Johannes, Abhandlungen zur Geschichte des ausgehenden Römertums, Helsinki 1919 (New York 1975), p. 140.
  • Jones, Arnold Hugh Martin, John Robert Martindale, John Morris, "Fl. Maximus 20", The Prosopography of the Later Roman Empire, Volume 2, Cambridge University Press, 1992, ISBN ISBN 0-521-20159-4, pp. 748–749.