Animals (albumo)

albumo de Pink Floyd
(Alidirektita el Animals)

Animals(Bestoj) estas la deka albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, surbendigita en la studioj Britannia Row fine de 1976 kaj publikigita je la 23-a de januaro de 1977. Kiel la du antaŭaj albumoj, nome The Dark Side of the Moon kaj Wish you were here, ĝi estas konceptalbumo, tiufoje inspirata de la libro de George Orwell "La Besto-Farmo", temante pri la malgloro de la sistemo de sociaj klasoj, en Unuiĝinta Reĝlando kaj pli ĝenerale en Okcidento, laŭ tri kategorioj kromnomataj "Hundoj", "Porkoj" kaj "Ŝafoj", kiuj donis sian titolon al la komponaĵoj de la albumo[1]. Animals estis eldonata dum la alveno de tre moda nova muziko: la punko, kiu subite malmodigis la progresivrokajn grupojn kiel Pink Floyd, Genesis, YesEmerson, Lake & Palmer. Sed la grupo, per tiu albumo, sukcesis pruvi sian kreemon, kaj malgraǔ ke la albumo estu sekvo de tri longaj mallumaj rokaj komponaĵoj, sen ŝlagro, ĝi estis komerca sukceso[2].

Animals
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 23-a de januaro de 1977
Daŭro 41'41
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest-Capitol (poste Columbia)
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Wish you were here
(1975)
Sekva muzikalbumo
The wall
(1979)
vdr

Artaj karakteroj redakti

Jaketo redakti

 
Elektrocentralo Battersea, apud Londono

Roger Waters imagis la jaketon de la albumo: fluganta porko super la elektrocentralo Battersea, apud Londono. Li trudis al Hipgnosis, la firmao de Storm Thorgerson, foton de vera granda porkoforma ŝvelebla balono super la centralo. La fotado okazis en decembro 1976: la unuan tagon, la balono ne sukcesis altiĝi, la duan tagon, ĝi alte forflugis kaj haltigis la aviadilan trafikon de la flughaveno Heathrow. Retrovita en Kent, ĝi estis relanĉata trian tagon. Finfine, la foto de la jaketo estas kombinaĵo de fotoj de la unua kaj tria tago[3].

Komponaĵoj redakti

La albumo malfermiĝas per trankvila akustika mallonga kanto "Pigs on the wings, Pt 1", verkata de Waters, kaj kontinuas per longa, malluma komponaĵo: "Dogs" ("Hundoj"), kunsubskribita de Waters kaj Gilmour.
Sur la dua flanko troviĝas du rokaj kantoj verkitaj de Waters: "Pigs (Three different ones)" ("Porkoj (Tri malsamaj)") kaj "Sheeps" ("Ŝafoj"), subskribitaj de nur Waters (malgraŭ la gitaraj solooj de David Gilmour en "Pigs" kaj la klavaraj solooj de Richard Wright en "Sheeps").
La albumo finiĝas per mallonga kanto "Pigs on the wings, Pt.2", samtipa de la unua.

Muziko redakti

Animals estas eble la plej malfacile atingebla albumo de Pink Floyd. La etosoj estas "malluma, perforta kaj dissonanta"[4], la muziko estas "plena da kolero kaj malamo"[5], ĝi enhavas nek saksofonon nek ĥoron, male al la du antaŭaj albumoj.
En "Dogs", David Gilmour elvolvas sian stilon, bazante sian verkon sur kvar gitaraj linioj, anstataŭ la du kutimaj. La verkisto Mark Blake deklaris en sia libro "Comfartably Numb" ke "Dogs" enhavas kelkajn el la plej bonaj verkoj de gitarado de Gilmour[6]. "Pigs" estas simila al "Have a cigar", kun sia blusa gitaro kaj sia malsimpla basgitara linio. Gilmour tie uzas parolkeston en sia soloo. "Sheep" enhavas notindan sonan efikon, kiu malrapide igas la voĉon de Waters al samnota sintezila sono.

Tekstoj redakti

Konceptalbumo inspirata de la libro de George Orwell "La Besto-Farmo", Animals ("Bestoj") malgloras la sistemon de klasoj en Unuiĝinta Reĝlando per tri longaj komponaĵoj:

  • "Dogs" (hundoj) figuras la etan burĝaron, la pragmatistojn kiuj serĉas la sekurecon kaj la komforton ĉiupere, kaj luktas por konservi tiun sistemon eĉ se ĝi ne profitemas al ili,
  • "Pigs" (porkoj) figuras la plej riĉajn kaj influajn homojn, politikistojn kaj mondkomercistojn kiuj regas nur laŭ sia propra profito, kaj la diktatoremajn moralistojn,
  • "Sheep" (ŝafoj) figuras la pasivan aron trouzatan de la hundoj kaj de la porkoj, kiuj tamen rifuzas insurekcii[7].

Surbendigo redakti

En 1975, Pink Floyd akiris domegon (fakte, malnovan kapelon) en la strato Brittania Row en Islington, norde de Londono. La kontrakto kun EMI, garantianta al ili senliman atingon al la Studioj Abbey Road, jus estis finiĝinta, kaj la grupo preferis proviziĝi spacon kiun ili laŭvole povus uzi[8].
En 1976 kaj 1977, la Punko iĝis ege moda kaj vera socia fenomeno. Ĝiaj aktivuloj depostulis revenon de la Roko al pli simplaj kaj spontaj muzikoj, por ke ĝi estu esprima rimedo atingebla de ĉiuj, sen studinti akademie muzikon, kaj severe kritikis la progresivrokajn grupojn kiuj kutimis verki kompleksajn komponaĵojn. La ĵurnalo Sounds tiele skribis pri Pink Floyd: "Tio ne plu estas muziko, apenaŭ rubenda faradaĵo nur utila por kontroli la laŭtilojn de via nova AF-komplekso. Kiel Fleetwood MacEagles..."[9]. Male, la anoj de Pink Floyd ne malagnoskis tiun novan muzikan stilon. Nick Mason pli malfrue deklaris ke li bonvenigis la Punkon, kaj ke li vidis ĝin kiel bonvena reveno al la psikedela sponteco de la subgrunda kulturo kie Pink Floyd naskiĝis[10].
Animals estis surbendigata de aprilo al decembro 1976 en Brittania Row, kun la soninĝenerio Brian Humphries. Du komponaĵoj forigitaj de la antaŭa albumo, "You gotta be crazy" kaj "Raving and Drooling", estis relaborataj kaj iĝis "Dogs" kaj "Sheep", kaj Waters komponis tri aliajn kantojn: "Pigs" kaj la du partoj de "Pigs on the wings". Tiu ĉi surbendigo vidis la influon de Waters sur la muziko de la grupo iĝi kerna, kaj la malamikecon inter Waters kaj Wright kreski. Wright ne estis konsentanta pri la arta direkto de ĉi-tiu albumo, sed sen proponi ion ajn[11]. Nur "Dogs" estis kunsubskribita kun Gilmour, dum Mason kaj Wright ne ricevis akrediton. Mason estis akreditata nur en la fako "Grafikoj", kaj la nomo de Wright ne eĉ aperas sur la jaketon.

Akcepto kaj posteco redakti

Komerca sukceso redakti

Animals estis publikigita en Britio la 23an de januaro 1977[12], kaj en Usono la 12an de februaro. Ĝi atingis numeron du en Britio, kaj tri en Usono[13]. Dank'al la albumo kaj al la estinta katalogo de la grupo, notis la Guinness Book of British Hit Albums, "Pink Floyd elstaris la grupon ABBA dum la plejparto de semajnoj en muzikaĵrangolistoj (en 1977): 108 kontraŭ 106."[14]

Kritikistara akcepto redakti

New Musical Express kvalifikis la albumon "Animals": "Unu el la plej ekstremaj, senkompata, ŝiranta, kaj rekta ikonrompista estinti havebla sub tiu flanko de la suno"[15], dum Karl Dallas, ĉe Melody Maker, priskribis ĝin kiel "malkomforta gusto de realeco en medio kiu lastjare iĝis pli kaj pli sopora"[16]. Frank Rose, ĉe Rolling Stone, ne estis imponata, skribante:"La Floyd de 1977 iĝis amara, malgaja. Ili plendas pri la malsincereco de la homa sinteno (kaj poste titoligas iliajn kantojn laŭ bestoj - komprenita?) Ili sonas kiel ili jus malkovris tion - ilia mesaĝo iĝis senutila kaj tedega."[17]

Turnee redakti

Dum la sekvanta turneo, titolita In the flesh ("En la karno"), la grupo muzikis kun la saksofonisto Dick Parry kaj la gitaristo Snowy White. Sed la malamikeco inter la anoj kreskis: Waters komencis alveni al la koncertoj sola, forirante tuj kiam la spektakloj finiĝis. En unu okazo, Wright flugis reen al Anglio, minacante forlasi la grupon. La fino de la turneo estis malfacila tempo por David Gilmour, kiu sentis ke la grupo estis atinginta la sukceson kion ĝiaj anoj deziris, kaj ke estis nenio alia, kion ili povus projekti[18].
La koncertoj okazis en grandegaj stadioj kun multaj akcesoraĵoj, inkluzive de giganta plenbovebla porko kiu estas reuzata en turneoj de la grupo. La nordamerika publiko, brua kaj maldisciplina, nervozigis Roger Waters. En la lasta koncerto, lia frustrado estis tia, ke li finfine kraĉis al ano de la publiko[19]. Ĉi tiu incidento inspiris al li la koncepton de la sekva albumo de Pink Floyd, The wall, rakonto de rokfamulo kiu konstruas psikilogian muron inter si kaj la cetero de la mondo.
Post tiu turneo, la komponaĵoj de Animals ne plu estis koncerte muzikataj de Pink Floyd, sed ili estas aŭdeblaj dum koncertoj de Roger Waters aŭ de fojgrupoj.

Kantaroj redakti

Flanko A redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Pigs on the Wing (Pt.1) Waters Waters 1'25
2 Dogs Gilmour, Waters Gilmour, Waters 17'03

Flanko B redakti

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Pigs (Three different ones) Waters Waters 11'25
2 Sheep Waters Waters 10'25
3 Pigs on the Wing (Pt.2) Waters Waters 1'23

Sur la 8-traka kasedo-eldono, "Pigs on the Wing Pt.1" kaj "Pigs on the Wing Pt.2" estas unu kanto, kaj ili estas konektitaj per soloo de gitaro.

Muzikistoj redakti

Ĉefaj muzikistoj redakti

Aldonaj muzikistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.189
  2. Povey, Glenn (2008) [2007]. Echoes: The Complete History of Pink Floyd. Mind Head Publishing. ISBN 978-0-9554624-1-2.
  3. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.188
  4. Aymeric Leroy, Pink Floyd, Plongée dans l'œuvre d'un groupe paradoxal, Eldonejo Le mot et le reste, 2009, p. 101
  5. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.192
  6. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7, p.243
  7. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.189
  8. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7, p.239
  9. François Ducray, Pink Floyd, Eldonejo Librio Musique, 2000, p.49
  10. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1a eldono), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, p.194-196
  11. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.76
  12. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7, p.243
  13. Povey, Glenn (2008) [2007]. Echoes: The Complete History of Pink Floyd. Mind Head Publishing. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.347
  14. * Roberts, David (editor). The Guinness Book of British Hit Albums, p18. Guinness Publishing Ltd. 7th edition (1996). ISBN 0-85112-619-7
  15. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7, p.247
  16. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, ISBN 0-306-81752-7, p.247
  17. Rose, Frank (24 March 1977), Pink Floyd Animals, rollingstone.com, archived at web.archive.org, archived from the original on 18 June 2008, retrieved 13 October 2009
  18. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out – A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.230
  19. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.78