Karlo Jung konstatis ke ĉiu socio havas proprajn konceptojn pri kio estas "nature" virseksa kaj kio estas "nature" virinseksa. Tamen tiuj konceptoj variegas inter la socioj, tiel ke -- escepte de la plej fundamentaj seksfunkcioj korpaj -- malfacilas nomi iun ajn karakterizaĵon nature virseksa aŭ nature virinseksa.

En la sonĝoj de viroj abunde aperas inoj kiuj spegulas ne verajn personojn persone konatajn de aŭ renkontitajn de la sonĝanto, sed kiuj estas aŭ "inventaĵoj" de la sonĝo, aŭ konataj nur pro filmoj, televidoprogramoj, rakontoj, fotoj, kc. Estas klare ke tiuj sonĝaj inoj reprezentas imagaĵojn, konsciajn aŭ nekonsciajn, de la sonĝanto mem.

Simile, en la sonĝoj de virinoj aperas viroj kiuj same ne spegulas verajn personojn persone konatajn de la sonĝanto, sed kiuj estas sonĝinventaĵoj aŭ figuroj konataj pro filmoj kc. Same, tiuj sonĝaj viroj reprezentas imagaĵojn, konsciajn aŭ nekonsciajn, de la sonĝanto mem.

Iom da enketado pri la konsciaj konceptoj de la individuo pri vir(in)oj, kaj esplorado pri ties malkonsciaj konceptoj kaj spertoj (ekzemple per la vortasocia eksperimento) montras ke tiuj konceptoj kaj spertoj tre similas al la karakteroj de tiuj sonĝpersonoj. Karlo Jung nomis tiajn fenomenojn "animao" (inseksa fantaziaĵo en la psiko de viro) kaj "animuso" (virseksa fantaziaĵo en la psiko de virino).

La specifaj karakterizaĵoj de tiuj animaaj kaj animusaj figuroj kompreneble varias ne nur inter socioj, sed inter individuoj en tiuj socioj. En la specifaj karakterizaĵoj kiujn konscie aŭ malkonscie konceptas individuo, estas multego da detaloj rezultintaj el personaj spertoj, onidiroj, instruaĵoj lernitaj de la individuo, konjektoj, plene imagaj ideoj, kc.kc. Tio estas, ili konsistigas komplekson: komplekson animaan aŭ animusan.

Tiu komplekso parte (kvankam, verŝajne, neforte) ŝuldiĝas al la naturo mem de virinoj kaj viroj, do estas tiurilate arketipe bazita; sed plejparte ŝuldiĝas al la individuaj spertoj kaj konceptoj de la individuo mem.

Kvankam ĉiu individuo havas konsciajn konceptojn pri la "naturo de viroj" aŭ la "naturo de virinoj", determinas tiujn konsciajn konceptojn malkonsciaj faktoroj. Tial nenies konscia koncepto pri tio estas tutvere realisma. Ĉar la individuo ne rekonas ke liaj/ŝiaj konceptoj originis plejparte en la propra malkonscio, tiu individuo kutime kredas trovi tiujn konceptojn enkorpigitaj en alia persono. Viro kredas ke tiu aŭ tiu virino havas virtojn, malvirtojn, spertojn, kaj diversajn karakterizaĵojn kiuj ŝuldiĝas tute al lia propra imago kaj ne al la reala karaktero de tiu virino. Same virino pri viro. Oni projekcias oniajn animaajn/animusajn imagoj sur tiu alia persono, kaj firme kredas ke tiuj imagoj estas bazitaj sur la realo.

En la konsisto de la animaa komplekso de specifa viro (aŭ animusa komplekso de specifa virino) estas multaj karakterizaĵoj kiuj efektive ekzistas nemature aŭ malmature en la viro/virino mem. Li, ekzemple, eble kredas ke ĉiu virino amas infanojn, laŭnature kapablas kuiri, estas emociplena, malkapablas ĉarpentadon, kc. kc. Aŭ eble la virino supozas ke iu viro estas laŭnature senemocia, kapablas ripari ĉion ajn, kc. -- ĉar tiel karakterizas onia socio la virinojn kaj la virojn, malgraŭ la realo ke tiuj supozoj estas fikciaj. Ofte persono kiu havas latentan artotalenton projekcias tian talenton sur aliseksan personon, t.e. imagas senbaze ke tiu persono estas tre talenta tiel. La individuo bezonas rekoni ke temas ne pri talento en la alia persono, sed pri propra nekultivita talento, kolorita ankaŭ de malplaĉaj/malplezurigaj spertoj -- kutime okazintaj dum la frua infanaĝo de la koncerna persono.