Anio (armene Անի, Ani, greke Ανίον, Aníon, latine Abnicum) estas ruinigita kaj neloĝata mezepoka urbo situanta en la turkia provinco Kars, apud la limo kun la Respubliko Armenio. Iam ĝi estis la ĉefurbo de la mezepoka armena regno kiu kovris multon de la nuntempa Armenio kaj orienta Turkio. La urbo situis ĉe triangula loko protektita sur ĝia orienta flanko per la interkrutejo de la rivero Aĥurian kaj sur ĝia okcidenta flanko proksime de Bostanlar aŭ valo Caghkocadzor. Aĥurjan estas filio de la rivero Araks kaj formas parton de la nuna limo inter Turkio kaj Armenio. Nomita la "urbo de 1001 preĝejoj", ĝi staris sur diversaj komercvojoj kaj ĝiaj multaj religiaj konstruaĵoj, palacoj, kaj fortikaĵoj estis plejparte teknike kaj artiste inter la plej avancitaj strukturoj en la tiama mondo.

Panorama vido vidante orienten
Panorama vido vidante orienten
Anio
urboarkeologia lokovidindaĵo [+]

Koordinatoj40° 30′ 27″ N, 43° 34′ 22″ O (mapo)40.507543.572777777778Koordinatoj: 40° 30′ 27″ N, 43° 34′ 22″ O (mapo)
Areo2,51 km² (250,7 ha) [+]
Map
Anio
Vikimedia Komunejo:  Ani [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Kirko de sankta Gregoro kaj citadelo
Lando  Turkio
Tipo Kultura
Surfaco 250.70
Bufra areo 432.45
Kriterioj (ii)(iii)(iv)
Fonto 1518
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 40° 30′ 27″ N, 43° 34′ 22″ O (mapo)40.507543.572777777778
Registra historio
Registrado 2016  (40 sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Turkio

Anio (urbo) (Turkio)
Anio (urbo) (Turkio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Ruinoj de Anio

Ĉe la pinto de ĝia gloro, Anio havis 100,000 - 200,000 homojn kaj estis la rivalo de Bizanco, Bagdado kaj Kairo. Antaŭ longe fama pro la majesteco kaj gloro, Anio estis forgesita dum jarcentoj.

Bildaro redakti