Anis Amri (arabe: أنيس العامري / Anīs al-ʿĀmirī; naskiĝinta la 22-an de decembro 1992 en Tataouine/Tunizio, mortinta la 23-an de decembro 2016 en Sesto San Giovanni) estis azilpetanto en Germanio kun tunizia ŝtataneco. En sia patrujo li estis kondamnita jam en 2010 fare de tribunalo en Kajruano.[1]

Anis Amri
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1992 (1992-12-22)
en Oueslatia
Morto 23-an de decembro 2016 (2016-12-23) (24-jaraĝa)
en Sesto San Giovanni
Mortokialo pafo
Loĝloko TunizioItalioGermanioBerlino
Ŝtataneco Tunizio
Okupo
Okupo kuiristo • konstruisto
vdr

Amri estas la supozata atencinto de ĉe berlina kristnaska bazaro proksime de la Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo. Tio okazis per ŝtelita kamiono en la 19.12.2016. Temis pri la unua granda islamisma teroratenco en Germanlando. Inter la 21.12. ĝis la morto li estis tuteŭrope serĉata. Du italaj policistoj mortpafis lin dum kontrolo.[2]

Notoj redakti