La Ponto ĴaoĵuAnji (en ĉina 安济桥 aŭ 安濟橋 Ānjì Qiáo, Sekurtrapasa ponto) estas la plej aĝa ponto en la mondo kiu havas segmentajn malfermajn apudarkaĵojn, nome kiel arkoponto de ŝtona konstruado.[1] Ŝajne laŭ dezajno de metiisto nome Li Ĉun, la ponto estis konstruita en la jaroj 595-605 dum la dinastio Sui (581–618). Lokigita en la suda parto de Hebejo Ĉinio, ĝi estas la plej aĝa ponto ankoraŭ staranta en la lando.

Anji Ponto
deck arch bridge • ŝtonponto • vojponto [+]
Koordinatoj37° 43′ 13″ N, 114° 45′ 48″ O (mapo)37.72016667114.76325Koordinatoj: 37° 43′ 13″ N, 114° 45′ 48″ O (mapo)

Longo50 m
Larĝo9 m
Map
Anji Ponto
Vikimedia Komunejo:  Anji Bridge [+]
vdr
Anji Ponto.

Notoj redakti

  1. Tiu titolo strikte aplikiĝas nur al la sumo de atributoj donita (O’Connor, Colin: Roman Bridges, Cambridge University Press 1993, ISBN 0-521-39326-4, p.171): Kelkaj romiaj ŝtonpilieraj pontoj jam montris lignajn malfermajn segmentajn arkojn tiom frue kiom ĝis la 2a jarcento, inter ili la Trajana ponto, nome la plej longa ponto de la mondo kiu estis konstruita dum milo da jaroj. Ankaŭ dekduo aŭ pliaj romjaj stonxsegmentaj arkopontoj kun fermitaj apudarkaĵoj estas konataj el la 1-a jarcento antaŭen, kiaj la Ponto San Lorenzo (Padovo), la Ponto Alkonetaro (Hispanio) kaj la Ponto Makestos (Turkio), el kiuj la lasta havis duonmalfermajn apudarakaĵojn. La 27 segmentaj arkoj de la Ponto ĉe Limira (300) montras malfermon kun proporcio inter 5.3 kaj 6.5 al 1, kio faras ĝin pli frua ekzemplo de ŝtona kvaroncirkla segmenta arkoponto. Tio lasas la ponton Anji kun la titolo de "la plej aĝa ŝtona kvaroncirkla segmenta arkoponto kun malfermaj apudarkaĵoj en la mondo".

Eksteraj ligiloj redakti