La Ankobera serino (Serinus ankoberensis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĵusaj studoj lokigas tiun birdon en Carduelis, alia genro de fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ankobera serino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. ankoberensis'
Serinus ankoberensis
(Ash, 1979)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas malgranda bruna semomanĝulo, ĉ. 11-12 cm longa, gregema kaj ofte troviĝanta en aroj, kun grizecbrunaj supraj partoj markataj per malhelbruna strieco. La subaj partoj estas sablokoloraj, kun tre malhelbruna strieco el gorĝo al ventro. Pala, fajna, pinteca beko, tre malkutima inter serinoj. Simila estas la Striserino, S. striolatus, kiu estas multe pli granda, kun pli granda beko. La bildokapo montras tre helajn gorĝon, subokulan kaj subvangan makulojn, dum estas bruna mustaĉa strio. La kruroj estas rozkolorecaj.

La kontaktalvoko estas milda, nazeca szrii. Krome estas altatona trileca flugalvoko. La kanto konsistas el konstanta, malalta babilado.[1]

Tiu birdo estas endemia de malgranda teritorio de centra kaj norda Etiopio, kie loĝas en rokaj deklivoj kaj altaj klifopintoj kaj vizitas najbarajn terkultivejojn kaj herbejojn; la konstatita teritorio de la Ankobera serino konsistas el kelkaj disaj areoj en norda Ŝoa kaj en nordo de la Regiono Amhara kaj ĉefe 2-4 km norde de Ankobero, Etiopio, urbo kiu nomigas la specion.[1] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, sed estas ankaŭ taŭga habitato kie ankoraŭ ne vidiĝis la specio. La populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 10,000-20,000 individuoj kaj malpliiĝas ŝajne en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 16,400 km².

Ili manĝas ĉefe herbosemojn. Oni trovis neston en vertikala truo super terkornico. Estas tre socia specio, birdoj ripozas kaj manĝas kune. Ofte kun la Striserino, S. striolatus, aŭ la Blankabrova serino, S. tristriatus. La reprodukta sezono okazas inter oktobro kaj marto, kvankam eble ili reproduktiĝas ankaŭ dum ĉiu ajn sezono post la pluvsezono. La ovaro enhavas tri ovojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nigel Redman, Terry Stevenson, and John Fanshawe, Birds of the Horn of Africa: Ethiopia, Eritrea, Djibouti, Somalia, and Socotra (Princeton: University Press, 2009), p. 454