Anksieco

malplaĉa emocio

Anksiecoanksio estas emocio karakterizata de neplaĉa stato de interna agitiĝo, ofte akompanata de nerva kutimaro, ekz. ripeta vagado, sensokorpa ĝenado kaj meditadaĉo.[1] Ĝi estas subjektiva malagrabla sento de timo pri antaŭviditaj eventoj, kiaj la sento de tuja morto.[2] Anksio ne estas sama kiel timo, kiu estas reago al reala aŭ perceptita tuja minaco;[3] anksieco estas atento pri estonteca aŭ eĉ nur ebla aŭ eĉ malebla minaco.[3] Anksio estas sento de timo, priokupiĝo kaj maltrankviliĝo, kutime fokusita al troa reago al situacio, kiu estas nur subjektive vidata kiel minaca.[4] Ĝi estas ofte akompanata de muskola streĉiĝo,[3] senripozeco, laceco kaj problemoj por koncentriĝo. Anksieco povas ne esti malsano. Tamen kiam iu individuo ĝin suferas regule, tiu povas suferi ankaŭ pro anksieca malsano.[3] Personoj kiuj frontas anksiecon povas retiriĝi el situacioj, kiuj estis kaŭzintaj anksiecon en la pasinteco.[5] Estas diferencaj tipoj de anksieco. Ekzistada anksieco povas okazi kiam persono frontas angoron, ekzistadan krizon, aŭ neniismajn sentojn. Personoj povas ankaŭ fronti diversajn specojn de similaj sentoj, kiaj proekzamena anksieco, matematika anksieco, sceneja timo aŭ korpa anksieco. Alia tipo de anksieco, nome anksieco antaŭ fremduloj aŭ socia anksieco okazas kiam personoj malbonfartas ĉe fremduloj aŭ aliaj homoj ĝenerale. Anksieco povas esti ankaŭ mallongdaŭra 'stato' aŭ longdaŭra "trajto". Anksiecaj malordoj estas grupo de psikaj malsanoj karakterizataj de sentoj de anksieco kaj timo,[6] dum trajta anksieco estas priokupa pri estontecaj okazaĵoj, koncepte proksima al neŭrozismo.[7] Anksiecaj malordoj estas parte genetikaj, sed povas esti okazigitaj ankaŭ de droguzado inklude alkoholdrinkadon kaj kafeinon, same kiel la retiriĝo el kelkaj drogoj. Ili ofte okazas kune kun aliaj mensaj malordoj, aparte akraj deprimoj, dupolusa obstrukco, kelkaj personecaj malordoj, kaj manĝomalordoj. Ofta traktado estas ŝanĝoj de vivostilo, terapio, kaj kuraciloj.

Angoro foje povas esti sentita en korpa lingvo
Nervoza kutimo mordeti ungopintojn

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Seligman, M.E.P.. Abnormal psychology, 4‑a eldono, New York: W.W. Norton & Company.
  2. Davison, Gerald C.. (2008) Abnormal Psychology. Toronto: Veronica Visentin, p. 154. ISBN 978-0-470-84072-6.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 American Psychiatric Association. (2013) Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders, ‑a eldono, Arlington, VA: American Psychiatric Publishing, p. 189. ISBN 978-0-89042-555-8.
  4. Bouras, N.. (2007) Psychiatric and Behavioral Disorders in Intellectual and Developmental Disabilities, 2‑a eldono, Cambridge University Press.
  5. Barker, P.. (2003) Psychiatric and Mental Health Nursing: The Craft of Caring. London: Edward Arnold. ISBN 978-0-340-81026-2.
  6. (2013) Diagnostic and Statistical Manual of Mental DisordersAmerican Psychiatric Associati., 5‑a eldono, Arlington: American Psychiatric Publishing, p. 189–195. ISBN 978-0890425558.
  7. (2013) “Neuroticism and common mental disorders: Meaning and utility of a complex relationship”, Clinical Psychology Review 33 (5), p. 686–697. doi:10.1016/j.cpr.2013.04.003.