Anna Maria Walburga MOZART (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en St. Gilgen ĉe Wolfgangsee kaj mortis la 3-an de julio 1778 en Parizo) estis la patrino de Maria Anna Mozart kaj Wolfgang Amadeus Mozart.

Anna Maria Mozart
Persona informo
Naskonomo Anna Maria Walburga Pertl
Naskiĝo 25-an de decembro 1720 (1720-12-25)
en Sankt Gilgen
Morto 3-an de julio 1778 (1778-07-03) (57-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana
Familio
Patro Wolfgang Nicolaus Pertl
Patrino Eva Rosina Barbara Altmann
Edz(in)o Leopold Mozart
Infanoj Wolfgang Amadeus MozartMaria Anna Mozart
vdr

Ŝia patro, Wolfgang Nikolaus Pertl (1667-1724), devenis de kampara familio, sed li studis jursciencon en Salcburgo. Krome li ŝatis instrui kantarton. La patrino Eva Rosine estis filino de la preĝeja muzikisto Puxbaum.

Dum la jaro 1747 Anna Maria edziniĝis al la komponisto Leopold Mozart en la salcburga katedralo. Ili havis sep infanojn. Nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

Anna Maria Mozart mortis en Parizo, kien ŝi akompanis Wolfgang Amadeus; la patro ne sukcesis atingi libertempon. La celo de la vojaĝo estis trovi dungon por la filo.

Eksteraj ligiloj redakti