Anna Pustowójtówna

Anna Henryka Pustowójtówna (ruse: ́Анна Троф́имовна Пустовойт́ова ankaŭ Анна Теофиловна Пустовойтова, france: Henriette Pustawoitoff, Henriette Lewenhard; naskiĝis la 26-an de julio 1838 en Wierzchowiska, apud Bełżyce, mortis la 2-an de majo 1881 en Parizo) – januara ribelantino (uzis pseŭdonomon Michał Smok), sanitaristino dum la Francia-Prusia Milito kaj Pariza Komunumo.

Anna Pustowójtówna
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1843 (1843-07-03)
en Stare Wierzchowiska
Morto 2-an de majo 1881 (1881-05-02) (37-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Familio
Edz(in)o Stanisław Loewenhardt
Okupo
Okupo revoluciulo • komunardo • flegisto
vdr

Infaneco kaj juneco redakti

Ŝi estis filino de pola nobelino Marianna Kossakowska, blazono Ślepowron kaj rusa oficiro Trofim Pavloviĉ Pustovojtov, ruse Троф́им П́авлович Пустовойт́ов ankaŭ Feofil Pustovojtov, majoro – komandanto de infanteria regimento en Ĵitomir-regiono post 1831 – poste generalo, laŭdevene hungaro: Teofil Pustay (hungare: Pusztay Theophilosz). Devenante de la miksita familio: la patro – ruso, la patrino – polino, ŝi konsideris sin polino, en la rusa literaturo estas nomata rusino aŭ la rusa revoluciulino. Ŝi havis pli aĝajn gefratojn: fratinon Julia kaj fraton – kapitanon de la rusa armeo, en 1863 servanta en fortikaĵo Kievo, severa po subuloj, malamika al malliberuloj kaj superfervora en persekutoj de poloj. Ŝin edukis tamen ĉefe patriotisme orientita avino Brygida Kossakowska.

Unue ŝi lernis en Lublin, en Supera Lernejo de Ina Sekso de Fraŭlina Kongregacio de la Ordeno de Vizito de Maria, kaj poste kun fratino Julia edukiĝis en la fama Eduk-Instituto de Fraŭlinoj en Puławy. Post fino de la lernejo restis en Lublin, kie forte engaĝiĝis en religian-patriotan agadon, interalie per: demonstra kantado de religiaj naciaj kantoj, meto de floroj sub la monumento al Lublina Unio, organizado de ekleziaj procesioj okaze de la naciaj datrevenoj.

En 1861 estis kondamnita pro organizado kaj partopreno en tiaj manifestacioj al puno de mallibero, kiun estis devonta plenumi en ortodoksa monaĥejo profunde de Rusio. Per forkuro ŝi protektis sin de ĝia plenumo kaj aliĝis al organiziĝantaj polaj taĉmentoj en Moldavio.

Vidu ankaŭ redakti

Memorigo redakti

Oni nomis per ŝia nomo stratojn en Lublin, Starachowice kaj Małogoszcz.

Bibliografio redakti

  • Nikolaj Berg, Zapiski o powstaniu polskiem 1863 i 1864 roku i poprzedzającej powstanie epoce demonstracyi od 1856 r. (Notoj pri la pola ribelo 1863 kaj 1864 kaj pri ĝin antaŭanta epoko de manifestacioj) volumo 3, Spółka Wydawnicza Polska, Krakovo 1899
  • Franciszek Rawita-Gawroński, Henryka Pustowójtówna, Gebethner i Ska w Krakowie, Lvovo 1911, p. 40. OCLC 41879333.