Anna Sobolewska (naskiĝis la 10-an de majo 1947 en Gdańsk) – eseistino, kritikisto kaj historiisto de literaturo, okupiĝanta pri spiritecaj travivaĵoj.

Anna Sobolewska
Persona informo
Anna Sobolewska
Naskiĝo 10-an de majo 1947 (1947-05-10) (76-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Familio
Patrino Jadwiga Stańczakowa vd
Edz(in)o Tadeusz Sobolewski vd
Infanoj Justyna Sobolewska vd
Profesio
Okupo literaturkritikisto • literaturhistoriisto • literaturteoriisto • polisto • prozisto vd
Laborkampo historio de literaturoliteratura teorioliteratura kritiko • polologio • prozo • kinologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Anna Sobolewska laboras en la Instituto de Literaturaj Esploroj de la Pola Scienca Akademio. Habilitan disertaĵon dediĉis al registritaj internaj travivaĵoj en la monda literaturo. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri literaturaj priskriboj de personeco, asociigoj de artismaj formoj kun la religia konscio kaj pri diversaj manifestoj de religieco de la nuntempa homo.

Ŝi esploris interalie verkadon de Miron Białoszewski, Kornel Filipowicz, Jarosław Iwaszkiewicz, Janusz Korczak, Tadeusz Konwicki, Julian Stryjkowski, Stanisław Vincenz. En 2000 akiris la titolon de profesoro.

Ekde 1989, kiam naskiĝis Cecylia, la filino kun Down-sindromo, ŝi aktivas en pluraj landaj kaj eksterlandaj asocioj favore al la intelekta malkapablo. En 2002 publikigis aŭtobiografian libron Cela (Kelo). Respondo al la sindromo, priskribanta disvolvon kaj edukadon de la filino en la unuaj 12 vivjaroj, ligitaj kun la malkapablo. La libro estis nomumita al Literatura Premio Nike.

Ŝi estas filino de blinda poetino Jadwiga Stańczakowa, edzino de filma kritikisto Tadeusz Sobolewski kaj patrino de ĵurnalistino Justyna Sobolewska.

Anna Sobolewska estas membrino de la Pola Konsilio de Kristanoj kaj Judoj.

Publikaĵoj redakti

Sciencaj publikaĵoj

Aliaj:

Kunaŭtoreco:

  • Sporne postaci polskiej literatury współczesnej (Kontroversiaj siluetoj de la nuntempa literaturo)
  • Sporne postaci polskiej literatury współczesnej: Kontynuacje (...Kontinuo)
  • Sporne postaci polskiej literatury współczesnej: Następne pokolenie (...Venonta generacio)
  • Wielojęzyczność literatury i problemy przekładu artystycznego (Plurlingveco de la literaturo kaj problemoj de la artisma traduko)
  • Oniryczne tematy i konwencje w literaturze polskiej w XX wieku (Kvazaŭsonĝaj temoj kaj konvencioj en la pola literaturo en la 20-a jarcento), 1999.

Bibliografio redakti

  • Współcześni uczeni polscy. Słownik biograficzny (Nuntempaj polaj sciencistoj. Biografia vortaro) (scienca redakto Janusz Kapuścik), volumo IV: S–Ż, Varsovio 2002, p. 168 (kun la foto)

Eksteraj ligiloj redakti