Annamo (Franca protektorato)

Annamo[mankas fonto]Anamo[1] (vjetname An Nam) estis franca protektorato (de 1884 ĝis 1948) enhavanta la centran regionon de Vjetnamio. Vjetnamoj de tiu regiono estis sekve menciitaj kiel "Annamites" (annamanoj). Naciistaj verkistoj adoptis la vorton "Vietnam" fine de la 1920-aj jaroj. La ĝenerala publiko adoptis la vorton "Vietnam" dum la revolucio de aŭgusto 1945. Ekde tiam, la vorto "Annam" estis konsiderata kiel humiliga.

Annamo
1884 – 1949

protektorato
Geografio
Annamo flave
Annamo flave
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La regiono estis kaptita de la francoj ĉirkaŭ 1884 kaj iĝis parto de Franca Hindoĉinio en 1887. Ankaŭ du aliaj vjetnamaj regionoj, nome Koĉinĉino (Nam Kỳ) sude kaj Tonkino (Bắc Kỳ) norde, estis partoj de Franca Hindoĉinio. La regiono havis duoblan sistemon de franca kaj vjetnama administradoj. La Dinastio Ngujeno teorie regis Annamon, havante pupecan imperiestron rezideje en Hue. En 1949, la protektorato estis metita en la nove establita Ŝtato de Vjetnamio. La regiono estis dividita inter komunisma Nord-Vjetnamio kaj kontraŭkomunisma Sud-Vjetnamio laŭ terminoj de la Konferenco de Ĝenevo de 1954. Post la Vjetnama Milito la regiono integriĝis en la nova kompleta ŝtato Vjetnamio.

Referencoj redakti

  • Legrand de la Liraye, Notes historiques sur la nation annamite (Paris, 1866?)
  • C. Gosselin, L'Empire d'Annam (Paris, 1904)
  • E. Sombsthay, Cours de législation et d' administration annamites (Paris, 1898).
  1. Anamo en PIV ĉe vortaro.net