Anne Bonny estas irlanddevena karibmara piratino kiu vivis en la 18-a jarcento.

Anne Bonny
Irlanda pirato
Irlanda pirato
Persona informo
Naskiĝo 16981705
en Graflando Cork, Irlando
Morto Eble 25-a de aprilo, 1782
en Eble Suda Karolino, Usono
Tombo Suda Karolino
Lingvoj angla
Loĝloko Graflando Cork
Ŝtataneco Reĝlando Irlando
Familio
Patro William Cormac
Amkunulo Calico Jack
Okupo
Okupo pirato
vdr

Kiel ĉiaj biografioj de pirato, tiu de Anne Bonny baziĝas sur kelkaj raraj dokumentoj kaj abundaj legendaj, transdonitaj buŝ' al orele. Fakte, la ununuraj skribitaj pruvoj estis verŝajne verkita de la piratoj mem, kaj do ne estas tute fidinda. La diversaj fontoj ne konsentas, ekzemple, pri la dato de naskiĝo aŭ de morto de Anne Bonny.

Ŝi naskiĝis en la Graflando Cork, suda Irlando ĉu en 1697, ĉu en 1705 laŭ la fontoj. Ŝia patro, advokato de Kinsale, adigis amrilaton kun sia ĉambristino, Mary Brennan. Kiam Anne naskiĝis, la afero ne plu povis esti kaŝita, kaj la gepatroj migris al Charleston (Suda Karolino), Usono, kun ilia malgranda bastardino. Anne kreskiĝis kaj riveliĝis vera vireca knabino. Je ŝia 16-a jaraĝo, ŝi edziĝis kun James Bonny, kontraŭ la volo de sia patro, kiu malheredigis ŝin. Dum ilia mielmonato, Anne kaj Kames vojaĝis al New Providence, iela ĉefkvartiro de la bahampiratoj. Iompostiome, ŝi malproksimiĝis de James (eble ĉar li sekrete informis la aŭtoritatojn pri pirataj aferoj) kaj amikiĝis kun la fama Calico Jack Rackham. Dum pluraj jaroj, Anne rabis multajn komercajn ŝipojn, helpe de pafiloj, spadoj kaj sakroj, ŝi kunbatalis kun la plej famaj piratoj, inklude la alia piratino Mary Read. Ŝiaj pirataj aventuroj finiĝis en 1720 kiam ŝia ŝipo renkontis la floton de la Kapitano Burnet, piratmortisto. Kiel la ceteraj ŝipanoj estis tro ebriaj por batali, Anne Bonny kaj Mary Read sole defendis la ŝipon kaj finfine venkiĝis. Ĉiuj ŝipanoj estis kondamnita al mortpuno sed la du virinoj kaj amikoj Anne kaj Mary simulis gravedecon por eviti la mortpunon. Ĝi ja sukcesis, ĉar neniu daŭris mortigi naskota infano kaj la du virinoj iris malliberejen. Laŭlegende, Anne Bonny sukcesis viziti sian koramikon ĵus antaŭ lia morto kaj diris al li Mi bedaŭris tie vidi vin, sed se vi estus batalinta kiel viro, vi ne estus mortonta kiel hundo. Mary mortis mallibereje sed Anne eskapis kaj subite malaperis. Neniu scias ĉu ŝi pluvivis longe post tio.