Anne Provoost (° 1964 en Poperinge, Belgio) verkas romanojn, eseojn kaj rakontojn. Ŝi debutis en 1990 kun la junulara romano Mijn tante is een grindewal, kiu gajnis la premion Boekenleeuw (Libra Leono). Sia romano Vallen (la kaptilo) estis premiita plurfoje, inkluzivante la premion Woutertje Pieterse, Gouden Uil (Ora Strigo) kaj la Boekenleeuw (Libra Leono), kaj estis filmita de Hans Herbots (Falling, 2001). Por sia romano In de zon kijken (Rigardi la sunon), Provoost ricevis la trijaran kulturpremion de la Flandra Komunumo de Belgio. En la lastaj jaroj, Provoost koncentriĝis pri verkado de eseoj. En 2008 ŝi publikigis Beminde ongelovigen. Atheïstisch sermoen

Anne Provoost
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1964 (1964-07-26) (59-jaraĝa)
en Poperinge
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Katolika universitato de Loveno
Familio
Edz(in)o Manu Claeys
Infano Martha Claeys
Okupo
Okupo verkisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo
TTT
Retejo http://www.anneprovoost.be/en
http://www.anneprovoost.com
vdr

Ne timante tabuajn temojn, ŝi aliras en sia verkaro la malmulte kutimajn temojn kiel incesto aŭ rasismo. La roluloj en sia verkaro ofte troviĝas inter juneco kaj plenkreskeco kaj pritraktas ekzemple kiujn elektojn tiuj roluloj devas fari, ĝis kie etendiĝas ilia libereco, kiam kaj kial ili malhelpas la aliajn, ktp.[1]

Ŝi profitas de sukcesoj en Flandrio kaj en Nederlando kaj akiris ankaŭ grandan internacian famon, ĉar siaj libroj estas tradukitaj en dudeko da lingvoj.

Anne Provoost estas membro de la Reĝa Akademio de la Nederlanda Lingvo kaj Literaturo (kantl.be).

Bibliografio redakti

  • 1990 - Mijn tante is een grindewal (Mia onklino estas nigra kaĉaloto)
  • 1991 - De wekker en het mes (la vekhorloĝo kaj la tranĉilo)
  • 1991 - Niet uitlachen! (Ne prifajfi!)
  • 1993 - Kauwgom voor de held (Maĉgumo por la heroo)
  • 1994 - Vallen (france: "Le Piège Arkivigite je 2022-03-29 per la retarkivo Wayback Machine" - la kaptilo)
  • 1997 - De roos en het zwijn (La rozo kaj la porko)
  • 2001 - De arkvaarders (La pasaĝeroj de la arko)
  • 2007 - In de zon kijken (Rigardi (en) la sunon)
  • 2008 - Beminde Ongelovigen. Atheïstisch sermoen (Estimataj nekredantoj. Ateisma prediko)
  • 2012 - Springdag (Saltotago)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti