Anne Rice

usona verkisto

Anne Rice (kaŝnomo de Howard Allen O'Brien) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1941, mortis la 11-a de decembro 2021) estis usona verkistino, kiu ĉefe verkis fantastajn romanojn.

Anne Rice
Persona informo
Anne Rice
Naskonomo Howard Allen Frances O'Brien
Naskiĝo 4-an de oktobro 1941 (1941-10-04)
en Nov-Orleano, Luiziano
Morto 11-an de decembro 2021 (2021-12-11) (80-jaraĝa)
en Rancho Mirage, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Religio sekulara humanismokatolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater San-Franciska Ŝtata Universitato • Teksasa Virina Universitato • Universitato de Norda Teksaso • Richardson High School vd
Familio
Gefratoj Alice Borchardt vd
Edz(in)o Stan Rice vd
Infanoj Michele Rice • Christopher Rice vd
Profesio
Alia nomo Anne Rampling • A. N. Roquelaure vd
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo vd
Aktiva dum 1976–11-a de decembro 2021 vd
Verkado
Verkoj Interview with the Vampire vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Anne Rice, la nomon “Anne” ŝi elektis kiel infano, duenaskita de katolika irlanda familio, estas verkistino de hororaj/fantastaj romanoj, kies ĉefaj protagonistoj estas vampiroj kaj sorĉistinoj.

Ŝi naskiĝis kaj travivis la pli grandan parton de sia junaĝo en Nov-Orleano (Luiziano), urbo, kie multaj ŝiaj romanoj estas situigataj. En 1961 ŝi edzigis Stan Rice (kiu antaŭtempe mortis pro kancero la 9-an de decembro 2002), kaj al li oni ŝuldas la inspiron por la kreaĵo de ŝia plej famekonata rolo, la vampiro Lestat de Lioncourt. Ili transloĝiĝis al Sanfrancisko. En 1966 ŝi havis filinon, Michelle, kiu mortis pro leŭkemio nur 5 jarojn poste. En 1978 naskiĝis nova filo, Christopher. Stan, Anne kaj Christopher Rice revenis al Nov-Orleano, kiam Christopher nur estas juna knabo.

Anne Rice skribis diversajn librojn, ankaŭ sub du pseŭdonimoj: Anne Rampling kaj A. N. Roquelaure. Alidirite Anne Rampling ŝi skribis “Exit to Eden” kaj “Belinda”; alidirite A. N. Roquelaure eldonis The Beauty Series (serio de erotikaj romanoj).

Dum sia vivo, specialan atentemon ŝi ĉiam donis al la homa sekseco: fakte ŝi opinias, ke ĉiuj viroj kaj ĉiuj virinoj estus, laŭnature, duseksaj. Por ĉi tio ĉiuj ŝiaj roloj (kaj aparte la vampiroj) havas rilatojn tiel kun virinoj kiel kun viroj.

En oktobro 2005 Rice anoncis la finon de la Kronikoj de la Vampiroj per la libro “Blood Canticle” kaj la komencon de nova tipo de historiaj/religiaj noveloj. Ŝia lasta romano “”Christ the Lord: Out of Egypt” estos fakte la unua de trilogio, kiu rakontos la vivon de Kristo.

Bibliografio redakti

The Vampire Chronicles – La Vampira Kroniko redakti

  • Interview with the Vampire (1976)
Intervjuo kun la Vampiro
  • The Vampire Lestat (1985)
La Vampiro Lestato
  • The Queen of the Damned (1988)
La Reĝino de la Damnanaro
  • The Tale of the Body Thief (1992)
La Fabelo de la Korpŝtelisto
  • Memnoch The Devil (1995)
Memnoĥo La Diablo
  • The Vampire Armand (1998)
La Vampiro Armando
  • Merrick (2000)
Meriko
  • Blood and Gold (2001)
Sango kaj Oro
  • Blackwood Farm (2002)
Farmbieno Blackwood
  • Blood Canticle (2003)
Sanga Kantiko

New Tales of the Vampires - Novaj Fabeloj de la Vampiroj

  • Pandora (1998)
Pandora
  • Vittorio the Vampire (1999)
Vitorio la Vampiro

Lives of The Mayfair Witches - Vivoj de La Mayfair Sorĉistinoj

  • The Witching Hour (1990)
La Sorĉistina Horo
  • Lasher (1993)
Laŝero
  • Taltos (1994)
Taltoso

Solaj Noveloj redakti

  • The Feast of All Saints (1979)
La Festo de Ĉiuj Sanktuloj
  • Cry to Heaven (1982)
  • The Mummy (1989)
La Mumio
  • Servant of the Bones (1996)
  • Violin (1997)
Violono

Mallongaj rakontoj redakti

  • October 4th, 1948
4-a de Oktobro 1948
  • Nicholas and Jean
  • The Master of Rampling Gate (Vampire Story)

Verkoj kun la pseŭdonimo Anne Rampling redakti

Erotikaĵoj kun la pseŭdonimo A. N. Roquelaure redakti

Eksteraj ligiloj redakti