Por samtitola artikolo vidu la paĝon Annecy (stacidomo).

Annecy, en esperanto Anecio[1] (uzatas ankaŭ Anci'[2]), estas sudorient-francia komunumo kaj urbo, kuŝanta ĉe la norda pinto de lago 27 km² granda : la Anecia Lago . Ĝi situas en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj estas la prefektejo de la departemento Haute-Savoie. Fine de 2021 en la urbo vivis 131 715 loĝantoj, pro la disvastiĝo de Annecy inkludante la kvin ĉirkaŭajn komunumojn: Annecy-le-Vieux, Cran-Gevrier, Meythet, Pringy kaj Seynod. En 2012 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Annecy
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Haute-Savoie
(prefektejo)
Arondismento Annecy
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Ĝemelurboj Cheltenham (Britio); Bayreuth (Germanio); Vicenza (Italio)
INSEE kodo 74010 [+]
Poŝtkodo 74000. 74370, 74600, 74940, 74960
Kodo laŭ INSEE 74010
Retpaĝaro http://www.ville-annecy.fr/
Politiko
Urbestro s-ro François Astorg
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 131 715  (2021)
Loĝdenso 3 695 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 54′ N, 6° 8′ O (mapo)45.8991666666676.1294444444444Koordinatoj: 45° 54′ N, 6° 8′ O (mapo)
Alto de 418 al 926 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Annecy (Annecy)
Annecy (Annecy)
DEC
Annecy
Annecy
Situo de Annecy
Annecy (Francio)
Annecy (Francio)
DEC
Annecy
Annecy
Situo de Annecy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Annecy [+]
vdr

Heraldiko redakti

 

"El gorĝo kun truto el arĝento bende metita."


Vidindaĵoj redakti

 
la urbodomo
 
urbocentre

En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jarcento, kiu estas kun la kastelo de Annecy klasifikita Historia Monumento de Francio.

Ekonomio redakti

Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon superas mezepoka kastelo sur monteto en la urba centro.

Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bayreuth kaj la angla Cheltenham.

Sporto / Kulturo redakti

En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2014.

En la urbo okazas la Anecia Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.

Esperanto redakti

Ĉe la lago estas originala esperantlingva bildstrio de Serĝo Sir' kiu humure kaj ironie kronikas la ĉiutagan vivon de du Ancianinoj esperantistaj (patrino kaj filino). Ĝi estas kompilo de ĉirkaŭ 70 duonpaĝaj epizodoj, kiuj felietone aperadis en la revuo de SAT-Amikaro, La Sago, inter ĝiaj numeroj 2 kaj 94.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P249
  2. ekzemple en la kolora bildlibro "Ĉe la lago" de Serĝo Sir', subtitolata "plenkoloraj bildrakontoj pri la ĉiutaga vivo en Anci'" (2013)
 
strato Carnot
 
la malnova kvartalo