Anno Domini (A.D.) aŭ post Kristo (p.K.), alternative nomo ankaŭ Komuna Erao (K.E. - vidu malsupre) aŭ Nia Erao (N.E.), estas temporeferenco. Anno Domini estas latina esprimo, kiu signifas "en la jaro de la Sinjoro". Ĝi estas utiligata ekde la aŭroro de la kristanismo per la julia kalendaro, poste kapilare disvastiĝinta en Eŭropo dum la Karolida imperio kaj fine heredita de la aktuala gregoria kalendaro, adoptita en 1582. Analoga kaj samantikva estas la formulo “Anno Salutis” (= en la jaro de la Savo aŭ en la jaro de la Graco).

La nova kristana vidpunkto, greftita ankaŭ rilate la datadon, do, dividis la tempan arkon signante tiom profunde antaŭan kaj postan tempon, ke ĝi estis universale akceptita, kaj distingomarkis la oficialan kronologion en multege da landoj, ankaŭ kulture nekristanaj, kaj fariĝis dominanta praktiko por la aferoj komercaj, sciencaj kaj komunikaj. Kaj, krome, nun ĝi estas normo de la rilatsistemo adoptita de internaciaj institucioj kiel UN kaj Universala Poŝta Unio, kiuj sugestas aldoni, en siaj oficialaj dokumentoj, ankaŭ tiun datadon al ĉiu alia malsammaniera datado.[1]

Terminologio redakti

La esprimoj "antaŭ Kristo" kaj "post Kristo" kutime estas tradukataj inter la lingvoj, dum ke "A.D." estas uzata latine en multaj lingvoj.

Post Kristo redakti

Samsignifa esprimo estas "post Kristo" (p.K.), al kiu ekzistas simetria esprimo "antaŭ Kristo" (a.K.). Tiuj esprimoj vere disvastiĝis nur ekde la fino de la 14-a jarcento; hodiaŭ uzatas ankaŭ “nova erao” aŭ “kristana erao” aŭ "Komuna erao”, kiuj, kvankam malpli eksplicite, aludas ĉiam al la evento: kune, nome, kalendaroj, libroj, ĵurnaloj ktp ĉiutage kaj senĉese resendas al tiu evento, kiu, laŭ konantoj de historio, ŝanĝis ĝuste la juĝon pri la historio pro la supozata enkarniĝo de Jesuo kiel Difilo. Sume, la kalendaro de la kristana erao fariĝis la kandelaro de la tuta homaro, kaj plue de la moderneco.

Komuna Erao redakti

Komuna Erao (mallonge K.E.) estas religie neŭtrala alternativa nomo por la temporeferenco Anno Domini (A.D.) aŭ post Kristo (p.K.).

Origino kaj disvastiĝo de la datado per Anno Domini redakti

Se la origino de la esprimo "Anno Domini" kaj ĝia signifo estas facile dokumenteblaj, ne tio okazas rilate la numeradon de la jaroj. Kiu estis la unua jaro de tiu A. D. (Anno Domini)? Por eniri la problemon utilas informiĝi pri la malsamaj tempkalkuloj de Dionizio la Eta (latine Dionysius Exiguus) kaj de Anniano, aleksandria monaĥo (ĉirkaŭ la fino de la kvara jarcento).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Komuna Erao

Referencoj redakti