Anno Mundi (Latina por "en la jaro de la mondo" tio estas de la mondokreo; Hebrea: לבריאת העולם, "el la kreo de la mondo"), mallongigita kiel AMA.M., aŭ Jaro post la kreado,[1] estas kalendara erao bazita sur la bibliaj rakontoj de la kreado de la mondo kaj posta historio. Du tiaj kalendaraj eraoj estis elstare uzataj historie nome la jenaj:

  • La Bizanca kalendaro estis uzata en la Bizanca Imperio kaj en multaj kristanaj Ortodoksismaj landoj kaj Ortodoksaj Kristanaj Eklezioj kaj estis bazita sur la Septuaginta tekstaro de la Biblio. Tiu kalendaro estas simila al tiu de Julia kalendaro escepte ke ties epoka referenco estas la 1a de Septembro 5509 a.K. laŭ la proleptika Julia kalendaro.
  • La Hebrea kalendaro estis bazita sur rabenaj kalkuloj pri la jaro de la kreado laŭ la Hebreaj Masora Biblio. Tiu kalendaro estas uzata ene de judaj komunumoj por religiaj kaj aliaj celoj. Ĉe la Hebrea kalendaro, la tago komencas ĉe la sunsubiro. La kalendara epoko, koresponda al la kalkulita dato de la mondokreado, estas la sunsubiro laŭ la Julia proleptika kalendaro de la 6a de Oktobro 3761 a.K.[2] La novjaro ekas ĉe Roŝ Haŝana, en Septembro. La jaro anno mundi 5777, aŭ AM 5777, ekas ĉe sunsubiro de 2a de Oktobro 2016 laŭ la Gregoria kalendaro.[3]
Juda tomboŝtono uzanta la kronologion de la jaro postmondokrea (Anno Mundi) troviĝanta ĝuste ekster la Rotunda de Tesaloniko.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Benjaminson, Chani. How old was Moses when The Torah was given at Mount Sinai. Chabad-Lubavitch Media Center. Alirita 15a de Februaro 2013.
  2. Dershowitz, Nachum; Reingold, Edward M. (1997), Calendrical Calculations (1st ed.), Cambridge University Press, p. 11, (ISBN 0-521-56474-3) 
  3. https://www.hebcal.com/converter/?gd=13&gm=9&gy=2015&gs=on&g2h=1