Anortito

minerala specio

En mineralogio, anortito estas minerala specio, la kalcia fina membro de la minerala serio plagioklazo.

Anortito

Anortitaj kristaloj en bazalto el Vezuvio

Anortitaj kristaloj en bazalto el Vezuvio
Ĝeneralaĵoj
Ĥemia formulo CaAl2Si2O8
Identeco
Koloro blanka, grizeta, ruĝeta
Mohs-skalo 6
vdr

Priskribo redakti

La plagioklazo estas kontinua serio de mineraloj. La anortito estas unu el la du finoj de la serio, enhavanta nur kalcion kaj sen natrion; la kemia formulo estas CaAl2Si2O8. (La alia, natria fino de la plagioklaza serio estas albito.)

Anortito estas malofta sur Tero.[1]:336 Ĝi tamen abunde troviĝas sur Luno.[2]

Etimologio redakti

La termino anortito devenas de la helenaj ἀν- an- “ne” kaj ὀρθός orthós “rekta, orta”, pro la klivangulo.

Referencoj redakti

  1. Deer, W.A.; R.A. Howie, J. Zussman. (1966) An Introduction to the Rock Forming Minerals (angle). Longman. ISBN 0-582-44210-9.
  2. Significant lunar minerals (angle). In Situ Resource Utilization (ISRU). NASA. Arkivita el la originalo je 2021-10-16. Alirita 2021-01-29.

Eksteraj ligiloj redakti