Antaŭrigardilo (fotilo)

Antaŭrigardilo estas parto de fotilo por vidi enhavon kaj limojn de la onta foto. Iaj antaŭrigardiloj montras ankaŭ distingon de la onta foto.

Antaŭrigardilo estadas:

  • Optika.
    • Kadra.
      • Kadro kaj lameno kun truo, tra kiu truo rigardi. Ĝi estis uzata antikve.
      • Du kadroj, kiuj devas esti videblaj kiel unu. Ĝi estas uzata dum fotado de rapide ŝanĝantaj objektoj, ekzemple sporto, ĉar ĝi ne malpligrandigas angulon de vido de fotisto.
      • Malplena aŭ vitra trunka piramido. Similas laŭ la ideo al la dukadra antaŭrigardilo. Tra la piramido necesas rigardi tiel ke ĝiaj muroj videblu kiel linioj.
    • Vida tubo de diversaj variantoj.
    • Antaŭrigardilo de spegula fotilo. Ĝi estas senparalaksa kaj montras ankaŭ distindon.
  • Elektronika. En ĝi ĉefa matrico donas bildon kiu estas montrita per ekrano en la malantaŭa flanko de la fotilo. Ĉi tiaj antaŭrigardiloj havas malfruon, do montras bildon ne tuj sed poste kelka tempo. Elektronika antaŭrigardilo estas senparalaksa. Ĝi povus montri distingon de la onta foto, sed kutime propra distingkapablo de la ekrano estas tro malbona.
  • Laktovitro, kiu estas portempe metita en loko de la lumsentilo. Poste la laktovitron oni anstataŭigas per la lumsentilo kaj faras la foton. Ĉi tia antaŭrigardilo estas senparalaksa kaj montras ankaŭ distindon. Spegula fotilo estas plibonigo de ĉi tia maniero de antaŭrigadado, spegula fotilo reŝaltas la laktovitron kaj la lumsentilon aŭtomate.

Antaŭrigardilo ankaŭ estadas:

  • Kun paralakso. En ĉi tia antaŭrigardilo antaŭrigardado estas tra la aparta truo aŭ objektivo, kiu estas flanke aŭ alte movita kompare al la ĉefa objektivo. Pro tio bildo de la antaŭrigardilo diferencas de la onta foto. Diferenco estas des pli granda ju pli malgranda estas malproksimeco. Paralakson havas ĉiu antaŭrigardilo krom tiu de spegula fotilo, la elektronika kaj la laktovitro.
  • Sen paralakso. La antaŭrigardado estas tra la ĉefa objektivo. Ĉi tia antaŭrigardilo faras pli ĝustan bildon, pli similan al la onta foto.

Eksteraj ligiloj redakti