Antaŭsigno (muziko)

alteraciilaro ĉe komenco de notlinio
Ĉi tiu artikolo temas pri aro da signoj ĉe komenco de notlinio. Por unuopaj tiaj muzikaj signoj rigardu la paĝon Alteraciilo. Por pli ĝenerala termino legu la artikolon Kromsigno.

AntaŭsignaroAntaŭsigno estas indiko en muzika notacio, kiu ĉe tonala muziko ekkonigas la tonalon. Ili staras tuj malantaŭ la klefo antaŭ la taktindiko kaj validas aŭ por tuta muzikpeco aŭ ene de tiu ekde certa takto.

Ekzemplo por antaŭsignaro en violon- kaj basklefo:
tri diesoj simbolas A-maĵoron aŭ f#-minoron

Antaŭsignoj kiel notosigno por la alteracio de pratono estas identaj kun alteraciiloj, de kiuj ili tamen diferenciĝas pro alia uzado: alteraciiloj staras pokaze tuj antaŭ certa noto kaj validas nur dum certa takto. Krome antaŭsignoj validas por ĉiuj oktavoj, alteraciiloj tamen nur por la signita tonalto.

La nombro kaj speco de antaŭsignoj estas legeblaj el la kvintociklo: Elirante de C-maĵoro (paralela tonalo a-minoro) la tonaloj havas laŭ horloĝdirekto po unu dieson (#) plu kiel antaŭsigno, kontraŭ horloĝdirekto po unu bemolo (b) plu. La aranĝo de antaŭsignoj je tio estas normita: elirante de f# resp. Bb aldoniĝas kvintdistance po unu dieso resp. bemolo. Diesoj kaj bemoloj neniam aperas intermiksitaj kiel antaŭsignoj.

Teorie povus aperi ĝis sep antaŭsignoj, ĉar la gamo havas sep malsamajn pratonojn. Pro kaŭzo de legebleco oni tamen uzas en la muzika praktiko nur ĝis ses antaŭsignojn, nur esceptokaze ankaŭ sep antaŭsignojn. Tonaloj kun ok aŭ plu antaŭsignoj ankaŭ per uzado de duoblaj diesoj kaj duoblaj bemoloj ne eblus, ĉar oka antaŭsigno devus stari sur linio aŭ interspaco, sur kiu jam staras plua antaŭsigno kaj do transskribus tiun.

Kaŭzo kaj historio redakti

La uzado de antaŭsignoj estas esence interkonsento, kiu servas al klara aranĝo de la notacia bildo. Principe ĉiu muzikaĵo estas notebla ankaŭ nur per alteraciiloj, kiuj tamen tiam devus esti ripetataj unufoje por takto antaŭ la respektiva noto. Jen la B-maĵora gamo notita nur per alteraciiloj:

 

Jen la sama gamo kun antaŭsignado de B-maĵoro:

 

Antaŭsignadoj per unuopa bemolo, la plej malnova alteraciilo, estas konataj ekde la mezepoko. Antaŭsignadoj kun pli ol unu b unuan fojon aperas en la 16-a jarcento, antaŭsignadoj kun diesoj ekde la 17-a jarcento. La sinsekvo de antaŭsignoj komence ne estis normita. Krome en partituroj povis stari kontraŭdiraj antaŭsignadoj, t. e. la unuopaj voĉoj povis esti notitaj per malsamaj antaŭsignadoj.

Tonaloj kaj alteraciitaj tonoj redakti

Simpla tonalo
Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo antaŭsignoj
  C-maĵora a-minora forestas
Diesaj tonaloj
Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo antaŭsignoj
  G-maĵora e-minora 1 #: Fis
  D-maĵora b-minora 2 #: F# – C#
  A-maĵora [[f#-minora]] 3 #: F# – C# – G#
  E-maĵora [[c#-minora]] 4 #: F# – C# – G# – D#
  B-maĵora [[g#-minora]] 5 #: F# – C# – G# – D# – A#
  F#-maĵora d#-minora 6 #: F# – C# – G# – D# – A# – E#
  C#-maĵora a#-minora 7 #: F# – C# – G# – D# – A# – E# – H#
Bemolaj tonaloj
Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo antaŭsignoj
  F-maĵora d-minora 1 b: Bb
  Bb-maĵora g-minora 2 b: Bb – Eb
  [[Eb-maĵora]] c-minora 3 b: Bb – Eb – Ab
  [[Ab-maĵora]] f-minora 4 b: Bb – Eb – Ab – Deb
  [[Db-maĵora]] [[bb-minora]] 5 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb
  Gb-maĵora eb-minora 6 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb – Cb
  Cb-maĵora ab-minora 7 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb – Cb – Fb

Paraleltonaloj (ekz. C-maĵora kaj a-minora) havas samajn tonalojn, samnomaj aŭ varianttonaloj ( ekz. C-maĵora kaj c-minora) diferenciĝas je 3 antaŭsignoj.

Rilato inter antaŭsignaro kaj tonalo redakti

La antaŭsignado de muzikaĵo ne estas konfundebla kun ties tonalo. Kutime ili staras en mallarĝa interligo, sed ne nepre necese estas identaj.

Baroka muziko, kiu staras en minortonalo, pli frue estis notita en antaŭsignado, kiu havis malpli bemolojn ol nuntempe kutime. Ekzemple pecoj en c-minoro ofte estis notitaj kun nur du bemoloj, ĉar Ab en la alsupra melodia minorgamo aparte de tio devus esti regule solvita en A.

Preterira tonaloŝanĝo (modulado) dum muzikaĵo povas esti signita per ŝanĝo de antaŭsignado, sed ne devas. Ankaŭ eblas daŭrigi la antaŭsignadon de baza tonalo kaj noti la tonaltojn de la nova tonalo nur per ateraciiloj.

Aparte de tio el nura antaŭsignado la tonalo ne estas ekkonebla kun certeco. Ĉu la muzikpeco staras en maĵoro aŭ minoro, estas nur ekkonebla el la kunteksto. Kutime rigardo sur la fina tono aŭ akordo donas la plej gravan indikon. Ankaŭ aliaj tonalaj sistemoj modaloj, kiuj origine estis uzataj nur sen antaŭsignoj, estas transpozicieblaj per antaŭsignado. Analoge al maĵoraj kaj minoraj tonaloj tiam oni diras ekz. C-doria aŭ D-frigia. Maltonala muziko ofte estas notita nur per alteraciiloj

Ĉe la uzado de transponaj muzikinstrumentoj la notita antaŭsignado devas esti metita en rilaton al baztono de la instrumento, por ricevi la fakte sonantan tonalon.

Ŝanĝo de antaŭsignaro redakti

 
Ekzemplo por ŝanĝo de antaŭsignado: post Eb-maĵora sekvas E-maĵora

Se tonalo ene de muzikaĵo ŝanĝas, en la notacio tio videblas kiel ŝanĝo de la antaŭsignoj. Por malfari antaŭsignaron disponeblas bekvadrato.

Literaturo redakti

  • Christoph Hempel: Neue allgemeine Musiklehre. Schott, Mainz 1997, ISBN 3-254-08200-1
  • Wieland Ziegenrücker: ABC Musik. Allgemeine Musiklehre. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1997, ISBN 3-7651-0309-8