Antal Békefi (verkisto)

Antal Békefi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Békefi Antal estis hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro, unu el la fondintoj de Societo Dugonics. Lia origina nomo estis Kann Nathan. Lia filo estis László Békeffi.

Antal Békefi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1858 (1858-09-01)
en Szentes
Morto 2-an de oktobro 1907 (1907-10-02) (49-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj László Békeffi vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kann Nathan [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1858 en Szentes. Li mortis la 2-an de oktobro 1907 en Szeged.

Biografio redakti

Antal Békefi devenis el juda familio. Li finis gimnazion en 1875 en Szeged, poste li lernis en aktora lernejo en Budapeŝto, sed post unu jaro pro malsano li forlasis la lernadon. Tiam li ekuzis la nomojn komence Békeffy, poste Békefi. Li komencis kontribui en signifa gazeto de Szeged. Lia domo detruiĝis pro Inundo de la Tiso (1879), li translokiĝis al Budapeŝto, kie li daŭris la ĵurnalistan laboron. En 1881 li ricevis postenon en Szeged en redaktejo, en 1899 li atingis la rangon redaktoro. Liaj kolegoj estis István Tömörkény kaj Ferenc Móra. En 1889 li edziĝis, sed lia edzino mortis post la nasko. En 1903 li denove edziĝis. Li frue mortis pro tuberkulozo.

Elektitaj verkoj redakti

Fontoj redakti