Antal Eperjessy [eperjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eperjessy Antal estis hungara inĝeniero, profesoro, oficiro.

Antal Eperjessy [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1899 en Hungara reĝlando en Magyarfráta (nuntempa Frata en Rumanio). Li mortis la 9-an de aprilo 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Eperjessy batalis en la 1-a mondmilito, poste li akiris 2 diplomojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1922, respektive en 1929. En 1922 li eklaboris en Danuba ŝiparmeo, post 3 jaroj en armeoteknika instituto. En 1939 li havis la rangon kapitano, en 1942 majoro. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruado de la bombarditaj pontoj. Ekde 1950 li komencis instrui en la menciita universitato. Li estis nomumita docento post 2 jaroj. En 1956 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu, eĉ li kandidatiĝis en 1960.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A löveg (1-a volumo en 1951, 2-a volumo en la sama jaro, 3-a volumo en 1955, 4-a volumo en 1956)

Fontoj redakti