Grafo Antal Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Antal estis hungara militestro. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.

Antal Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1676 (1676-02-03)
en Galanta
Morto 8-an de aŭgusto 1722 (1722-08-08) (46-jaraĝa)
en Tekirdağ
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Franz Graf Esterházy von Galántha
Patrino Katalin Thököly
Frat(in)oj József Esterházy • Franz Graf Esterházy von Galántha
Infano Bálint József Esterházy
Okupo
Okupo soldatopolitikisto
vdr
Tombo interalie de Antal Esterházy

Antal Esterházy [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1676. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1722 en Osmana Imperio en Tekirdag.

Biografio redakti

Antal Esterházy edziĝis en 1695, sed en la sekva jaro li vidviĝis, tial li denove edziĝis en 1701. Li frue aliĝis al armeo de Habsburgoj, en 1697 li atingis la rangon kapitano batalanta kontraŭ la turkoj. En 1698 li estis militkaptito. En 1703 li estis elektita departementestro. En la sama jaro komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, komence li batalis kontraŭ Rákóczi. En 1704 li aliĝis al stabo de Rákóczi. Li batalis precipe en Transdanubio, foje li atingis defendajn murojn de Vieno. Antaŭ falo de la liberecbatalo li iris al Pollando. En 1717 kune kun tataroj li atakis Transilvanion, sed li malvenkis. Li fuĝis al kortumo de Rákóczi, kie li mortis pro epidemio. Li estis reentombigita en 1906 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Fontoj redakti