Antal HAUCH [haŭĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hauch Antal estis hungara inĝeniero, profesoro.

Antal Hauch
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1823 (1823-06-08)
en Koš
Morto 3-an de junio 1903 (1903-06-03) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Antal Hauch [1] naskiĝis la 8-an de junio 1823 en Galicio en Koss, li mortis la 3-an de junio 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Hauch studis en Akademio de Lwow, poste inter 1844-1847 en Akademio de Selmec. Post la diplomo en 1847 li eklaboris en diversaj metalurgiaj objektoj. Inter 1851 kaj 1856 li instruis en Akademio de Selmec, poste li estis fandejestro en la regiono. Inter 1870-1884 li estis oficejestro en Zalatna, dum li eltrovis novan teknologion por akiri orojn, arĝentojn kaj kuprojn. Li ricevis Eŭropan patenton pri tio. Li projektis ankaŭ novan sistemon por havi telurojn. En 1884 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis la titolon mineja konsilisto. Dum la aktivaj jaroj li proprakoste vizitis signifajn metalurgiaĵojn en Eŭropo, eĉ en Italio li projektis fandejon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Analytische Chemie 1–4. (1855)
  • Schmöllmitzer Hüttenprocesse... (1860)
  • A kohászathoz szükséges segédanyagok előjöveteléről és minőségéről (1869)
  • A felsőmagyarországi és erdélyi sárgaérc értékesítéséről (1876)

Fontoj redakti