HORGER Antel estis hungara lingvisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1919) naskita en Lugos la 28-an de majo 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de aprilo 1946.

Antal Horger
Persona informo
Naskonomo Horger Antal Albert
Naskiĝo 28-an de majo 1872 (1872-05-28)
en Lugoj
Morto 14-an de aprilo 1946 (1946-04-14) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvistoinstruisto
vdr

Biografio redakti

Antal Horger finis siajn studojn en la filologia fakultato de la Universitato de Budapeŝto. Ekde 1896 li instruis en ĉefreallernejo de Braŝovo, ekde 1906 en budapeŝtaj knabinlernejoj. Li havigis privatprofesoran kvalifikon kaj ekde 1922 en Szeged, ekde 1940 en Koloĵvaro li estis la profesoro de lingvistiko. Lia ĉefa esplorkampo estis la parolsonhistorio, etimologio kaj la sikula dialekto. Kiel dekano en Szeged li forlasigis la universitaton de poeto Attila József pro la poemo Tiszta szívvel (Kun pura koro). Pli poste la poeto eternigis lian nomon en sia poemo Születésnapomra (Je mia naskiĝtago).

Verkoj redakti

  • Egy ismeretlen magyar hangtörvény (Nyelvtud. Füz. 1901);
  • A halmágyi nyelvjárássziget (1901);
  • Hétfalusi csángó népmesék (1908);
  • Udvarhely vármegye székely nyelvjárásának hangtani sajátosságai (1909);
  • A nyelvtudomány alapelvei (1914);
  • A magyar szavak története (1924);
  • Általános fonetika (1929);
  • A magyar igeragozás története (1931);
  • A magyar nyelvjárások (1934).

Fonto redakti