Barono Antal Nyáry [njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyáry Antal estis hungara juĝisto, krongardisto, reĝa ĉambelano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis nyáregyházi, liaj pli gravaj filoj estis Albert Nyáry kaj Jenő Nyáry.

Antal Nyáry
Antal Nyáry en 1877
Antal Nyáry en 1877
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de januaro 1803(nun 1803-01-15)
en Hungario Bagonya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de septembro 1877
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infanoj Albert NyáryJenő Nyáry
Okupo
Okupo juristo
vdr

Antal Nyáry[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1803 en Bagonya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bohunice en Slovakio), li mortis la 3-an de septembro 1877 en Budapeŝto (la fontoj mencias malsamajn datenojn!).

Biografio redakti

Antal Nyáry studis sciencojn en Reĝa Universitato de Pest, juron en Sárospatak. En 1823 li estis subnotario, en la sekva jaro nobela juĝisto, en 1830 ĉefa nobela juĝisto, en 1835 vicdepartementestro en Hont (historia departemento). Ekde 1837 li partoprenis jam en la tutlanda administracio, tiam li ricevis la dignon ĉambelano. En 1845 li iĝis ĉefjuĝisto. Li estis fidelulo de István Széchenyi kaj li bredis altnivelajn bestojn. Tamen en la politiko li ne apogis la hungaran revolucion, sed li retiriĝis, same dum la subpremo de la Habsburgoj. En 1861 finiĝis la subpremo, tial li denove estis ĉefjuĝisto kaj ekde 1866 krongardisto. Li havis edzinon ekde 1826, ŝi naskis 6 gefilojn inter 1827-1845.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Juhtenyésztési szabályok egy Magyarországon felállítandó juhtenyészeti egyesület számára (ankaŭ germane)

Fontoj redakti

Referencoj redakti