Antal Ruprecht

hungara kemiisto, inĝeniero, profesoro

Antal Ruprecht [rupreĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruprecht Antal estis hungara kemiisto, inĝeniero, profesoro.

Antal Ruprecht
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1748 (1748-11-14)
en Smolník
Morto 6-an de oktobro 1814 (1814-10-06) (65-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperioHabsburga monarkio vd
Alma mater Akademio de Selmec vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Ruprecht [1] Arkivigite je 2016-09-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de novembro 1748 en Hungara reĝlando en Szomolnok (nuntempa Smolník (distrikto Gelnica) en Slovakio), li mortis la 6-an de oktobro 1814 en Vieno.

Biografio redakti

Antal Ruprecht akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1775, poste li laboris 2 jarojn en la minada administrado en Selmecbánya. Inter 1777 kaj 1779 li studvojaĝis helpe de stipendio al Saksio, Rejno-regiono, Svedio, Uppsala. Hejmenveninta li ekinstruis en la menciita akademio. En la 1780-aj jaroj li multe okupiĝis pri ercoj en Transilvanio. Li kolektis mineralojn, eĉ el la superfluaj eroj li donacis mineralojn al kolektaĵoj en Parizo kaj Milano. La kolektaĵon rigardis eĉ Alessandro Volta. En 1780 li estis nomumita kortega minkonsilisto. En 1786 li instalis modernan laboratorion kaj fandejon, kie li fandis platinojn (unue en la mondo) kaj manganojn. Li pluevoluis metodon de Ignác Born. Liaj eksperimentoj kaŭzis dubojn, sed Humphry Davy en 1808 agnoskis ilin. En 1792 li ricevis postenon en Vieno, li gvidis la minadon kaj metalurgion en la [[Habsburga Imperio]]. En 1802 li emeritiĝis.

Fontoj redakti