Antal VETTER (1803-1882) estis hungara armea generalo. Li soldatservis en la aŭstra imperia armeo, el kiu li iris kiel leŭtenanto al la hungara armeo, dum la hungara liberecbatalo de 1848-49. Li batalis aŭtune de 1848 en suda Hungario, en 1849 li iĝis provizore gvidanto de la ministerio pri militaferoj, plio poste li iĝis eĉ komandanto de la ĉefaj ftoroj de la hungara armeo.

Antal Vetter
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1803 (1803-07-03)
en Mestre
Morto 26-an de julio 1882 (1882-07-26) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tereza milita akademio
Subskribo Antal Vetter
Okupo
Okupo soldato
vdr

Post malevnko de la hungara liberecbatalo, li kaŝis sin en Hungario, sed en 1850 li elmigris. Oni ekzekutis lin en la Aŭstra Imperio en 1851 (in effigie). Li agadis komence en Londono, kie li organizis la etburĝajn demokratojn. Li vivis en 1852-53 en Nov-Jorko, sed poste - je komisio de Lajos Kossuth - en Piemonto. Li partoprenis en 1860 en bataloj de Garibaldi, en 1866 en organizo de la prusia hungara legio. Post la hungara-aŭstra interkonsento, li revenis al Hungario.