Ante GOTOVINA (naskiĝis la 12-an de oktobro 1955 en Pasman apud Zadar) estas iama kroata generalo.

Ante Gotovina
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1955 (1955-10-12) (68-jaraĝa)
en Tkon
Lingvoj franca
Ŝtataneco KroatioSocialisma federacia respubliko JugoslavioFrancio
Okupo
Okupo oficiromilitisto
vdr

Li en aĝo de 18 aliĝis al la franca Fremdula Legio. Post la trejnado, li partoprenis kiel ano de la elita taĉmento en bataloj de Ĝibutio, Ĉado, Zairo, Ebur-Bordo. Li eksiĝis el la Legio en 1978 kaj per la franca pasporto travojaĝis la tutan mondon kaj setlis en suda Francio. Oni kondamnis lin trifoje pro ŝtelo, homforrabo, ĉantaĝo. Li estis en prizono unu jaron pro ŝtelo de juveloj. Meze de 1991 li revenis al Kroatio, kie li iĝis nomumita brigada generalo. Dum 1993–1996 li estis komandanto de la militara distrikto de Split. Lin nomumis Franjo Tudjman – tiama kroata prezidento – ĉefinspektoro de la armeo, post la fulmomilito (Ŝturmo) por okupo de Krajino.

Lin pensiigis posteulo de Tudjman, Stjepan MESIC en oktobro de 2000.

Ĉar dum la okupo de Krajino, la kroata armeo murdis senkulpulajn civitanojn, lin forte volis aresti la IKK. Tio sukcesis la 7-an de decembro 2005 sur la Kanarioj.

Eksteraj ligiloj redakti