Anthony Herman Gerard FOKKER (naskiĝis la 6-an de aprilo 1890 en Blitar (urbo), Javo, Nederlanda Orienta Hindio, mortis la 23-an de decembro 1939 en Novjorko, Usono) estis nederlanda piloto, pioniro de la avioproduktado. Li konstruis dum la unua mondmilito je mendo de la germana generalstabo pli ol 40 diversajn aviadilojn, planitajn de Reinhold Platz. Li ofertis siajn aviojn al ambaŭ batalantaj grupoj, sed la Entento rifuzis ilin.

Anthony Fokker
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1890 (1890-04-06)
en Javo
Morto 23-an de decembro 1939 (1939-12-23) (49-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo meningito
Tombo Westerveld
Lingvoj nederlanda
Loĝloko KediriHarlemo
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUsonoGermana Regno
Familio
Edz(in)o Sophie Marie Elisabeth von Morgen • Violet Eastman
Parencoj Timon Henricus Fokker
Okupo
Okupo aeronaŭtika inĝeniero • inĝeniero • entreprenisto • aerokosma inĝeniero • piloto
vdr

Fokker konstruis la unuan aviadilon en 1910 kaj memstare lernis flugi. Li establis en 1912 apud Berlino (Johannisthal) aviofabrikon. Li konstruis tiajn maŝinojn, kiuj ebligis pafadojn tra helicoj, sen ties detruo. La maŝinpafilojn funkciigis mem la piŝto kaj tiu rompis la pafon en la konvena momento.

Komence de la 1920-aj jaroj, Fokker vendis militaristajn aviojn al Usono kaj en 1922 fondis en New Jersey la entreprenon Atlantic Aircraft Corporation kaj samtempe funkciigis grandan aviofabrikon ankaŭ en Nederlando.

Usonon transflugis unuafoje - sen alteriĝo - Fokker T–2. Richard Byrd kaj Floyd Bennett flugis per trimotora Fokker-aviadilo trans la norda poluso (9-an de majo 1926).

Fokker planis kaj evoluigis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj civilajn aviadilojn.

Biografio redakti

  • The Flying Dutchman (La fluganta nederlandano; 1931)