La Antila mezoplodo, Bekobaleno de GervaisMezoplodo antila (Mesoplodon europaeus), foje konata ankaŭ kiel Antila bekobaleno, Golfoflua bekobaleno, aŭ Eŭropa bekobaleno (laŭ la scienca nomo apenaŭ ĝusta, ĉar nur en Irlando kaj Kanarioj videblis, dum la teritorio atingas Karibion kaj Okcidentan Afrikon) estas la plej ofte surstrandiĝinta tipo de mezoploda baleno ĉe la marbordo de Nordameriko. Ĝi surstrandiĝis ankaŭ ĉe Sudameriko kaj Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antila mezoplodo
Antilaj mezoplodoj
Antilaj mezoplodoj
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. europaeus
(Gervais, 1855)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio de malkovro redakti

Iam inter 1836 kaj 1841, kapitano de unu el la ŝipoj de la franca komercisto kaj ŝipposedanto Abel Vautier trafis grandan animalon flosantan je la enirejo al la Manika Markolo, kies korpon estis kovrita de svarmaj mevoj. Li fortranĉis la kapon kaj transportis ĝin al Caen, kir li prezentis ĝin al Vautier. Vautier siavice proponis ĝin al la anatomiisto Deslongchamps. La specimeno poste iris al la franca sciencisto Paul Gervais, kiu priskribis ĝin kiel nova specio en 1855. Dum kelkaj jardekoj tio restis kiel la nura konata specimeno de tiu specio, kaj multaj malkonsentis pri sia specifa statuso kaj postulis ke ĝi estas simple aberacia plenkreskulo de Nordmara mezoplodo.[1] La specia identeco estis konfirmita pere de la malkovro de du specimenoj el Nov-Ĵerzejo, nome nematura masklo kaptita ĉe Atlantic City en 1889 kaj plenkreska ino trovita surstrande en North Long Branch en 1905.[2]

Priskribo redakti

Tiu specio estas la plej granda el la mezoplodoj kaj pli gracia, longeca, kaj flanke kunpremita kompare kun la aliaj. La buŝlinio estas rimarkinde rekta, eĉ ĉe maskloj, kaj la du dentoj de la masklo elstaras el la bekopinto. La kapo estas ĝenerale malgranda kaj mallarĝa konture. La melono iomete elstaras. La koloro estas malhelgriza supre kaj pli helgriza sube. Inoj foje havas pli helajn punktojn ĉe la generaj organoj kaj la vizaĝo, kun malhela cirklo ĉirkaŭ la okuloj.[3] Junuloj havas pli helan koloraron, sed tuj malheliĝas. Maskloj estas 4.5 metrojn longaj kaj inoj estas almenaŭ 5.2 metrojn longaj kaj probable pezas pli ol 1200 kg. Inoj estas ŝajne 2.1 metrojn longaj. Unu surstrandiĝinta specimeno povis esti 48-jaraĝa.

Populacio kaj distribuado redakti

Ekde la malkovro de la tipa specimeno, oni trovis ilin ĉe la orienta marbordo de Usono, Irlando, Kanarioj, Okcidenta Afriko, kaj la insulo Ascension. En Aŭgusto 2001, oni trovis specimenon ĉe San-Paŭlo, Brazilo, nome la plej suda specimeno ĝis nun. Tiu specio estas konsiderata nature rara, kaj oni ne faris klopodojn de ĉirkaŭkalkuloj.

Notoj redakti

  1. True, F.W. 1910. An account of the beaked whales of the family Ziphiidae in the collection of the United States National Museum, with remarks on some specimens in other American museums. Washington: Government Printing Office.
  2. Diagnoses and Distributions of Beaked Whales of the Genus Mesoplodon Known from North American Waters, de Joseph Curtis Moore. En Kenneth S. Norris (ed.). 1966. Whales, dolphins, and porpoises. Berkeley: University of California Press.
  3. bildoj (ekstera morfologio, kranimorfologio, dentomorfologio)

Eksteraj ligiloj redakti