La Malsupra Antilopa Kanjono (angle Lower Antelope Canyon) kaj Supra Antilopa Kanjono (angle Upper Antelope Canyon) estas du relative etaj kanjonoj en la proksimeco de la komunumo Page kaj la lago Powell en la usona ŝtato Arizono.

Malsupra Antilopa Kanjono

La kanjonoj situas en la rezervejo de la indiana popolo Navahoj. Dum plejparto de la jaro la teritorio sekas tiel, ke eblas trapromeni la kanjonojn kun gvidisto. Se antaŭvidatas pluvo, ili pro la danĝero de subitaj kanjonaj inundoj ne viziteblas. Dum la jaro 1997 dum tia inundo en la Malsupra Antilopa Kanjono dronis 11 turistoj.

Supra Antilopa Kanjono

La Supra Antilopa Kanjono profundas ĝis 44,3 metroj kaj longas 400 metrojn. Ĝi estas ŝatata fotomotivejo por profesiaj kaj hobiaj fotistoj, ĉar pro la erozio de la sabloŝtono kreiĝis nekredeblaj formoj kaj dum tagmezo, kiam la suno lumigas ĉion de supre, ekestas impresaj koloroj.

Eksteraj ligiloj redakti