Antipoda-subantarktinsula tundro

La antipoda-subantarktinsula tundro estas tersupraĵa ekoregiono el la novzelanda ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tundroj de iuj insularoj for sude de Nova-Zelando.

Antipoda-subantarktinsula tundro
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

LandojAŭstralio, Nov-Zelando
Koordinatoj50° 42′ 36″ S, 166° 6′ 36″ O (mapo)-50.71166.11Koordinatoj: 50° 42′ 36″ S, 166° 6′ 36″ O (mapo)

Areo817 km² (81 700 ha)

Biomoj de regionotundro

Antipoda-subantarktinsula tundro (Tero)
Antipoda-subantarktinsula tundro (Tero)
Situo de la ekoregiono rilate al Nova-Zelando.
Map
Antipoda-subantarktinsula tundro
vdr
Situo de la diferencaj insularoj en la ekoregiono.

Ĝi koncernas kvar insularojn en Suda Oceano : Baŭnti-Insularo, Aŭklandoj, Antipodaj Insuloj kaj Kampbela Insularo de Nova-Zelando, kaj Makvora Insulo de Aŭstralio.

Priskribo redakti

La insularoj kiuj konstituas tiun ekoregionon samhavas longan historion de izoliteco, kaj de aliaj termasoj kaj unu de la alia. La izoliteco, kombinata kun severa klimato karakterizata de malaltaj temperaturoj, fortaj okcidentaj ventoj kaj malmultaj horoj da sunlumo en vintro, estas rezultintaj en evoluon de multaj endemiaj plantoj kaj bestoj, kvankam specioriĉeco estas relative malalta. Ventrapidoj atingas averaĝon de 40 km/h dum eĉ en somero la dika nubaro malhelpas penetradon de multe da sunlumo.

Baŭnti-Insularo konsistas el etaj granitaj rok-insuloj (kun maksimuma altitudo de 88 m), dum la etaj Antipodaj Insuloj (maksimuma altitudo de 366 m), la pli granda insularo de Aŭklandoj (maksimuma altitudo de 705 m) kaj Kampbela Insularo (maksimuma altitudo de 569 m) estas laŭ origino vulkaninsuloj. Makvora Insulo (maksimuma altitudo de 433 m) estas la plej for sude kaj la plej malvarma. Kie ĉeestantaj, la grundoj estas torfejaj kaj havas profundecon de ĝis 8 metroj en ebenaj areoj. Neniu el la insuloj estas loĝata kvankam esplorprojektoj estas daŭrigantaj inkluzive de permanenta stacio de la Aŭstralia Antarkta Sekcio (Australian Antarctic Division) en Makvora Insulo.

Flaŭro redakti

 
Metrosideros umbellata en Aŭklandoj, la plej suda kreskejo de sia arealo.

La vegetaĵaro povas inkludi malaltajn arbarojn de Metrosideros umbellata (mirtacoj) en la pli ŝirmataj lokoj de Aŭklandoj kaj en partoj de Kampbela Insulo. Aliloke oni trovas herbotufaj herbejoj, arbustaroj kaj kusenoplantoj. La insuloj reprezentas transirozonon inter Antarkto en la sudo kaj la mezvarmaj klimatoj en la nordo. Ĉeestas multaj endemiaj specioj, kiel ekzemple la arbofiliko Cyathea, kiu ne estas trovita ie ajn pli sude en la mondo kune kun aliaj kiuj ankaŭ troviĝas en Nova-Zelando kaj pli norde. Makvora Insulo kiu estas pli malvarma (averaĝa tutjara temperaturo 5 °C) ne subtenas iun ajn arbaran planton, dum al la etaj insuloj de Baŭnti-Insularo mankas grundoj kaj ilia flaŭro estas plejparte limigita al algoj kaj likenoj sur la rokoj. La insuloj gastigas kelkajn maloftajn plantospeciojn inkluzive de unika genro en Aŭklandoj Pleurophyllum, kaj de la nuraj subantarktaj orkideoj, Nematoceras dienemum kaj Nematoceras sulcatum de Makvora Insulo.

Faŭno redakti

 
Vegetaĵaro en la okcidento de Aŭklandinsulo.
 
Pejzaĝo de Kampbelinsulo.

Ekzistas neniuj indiĝenaj landomamuloj, nek amfibiojreptilioj. Marmamuloj inkludas kvin reproduktiĝantajn speciojn de fokuloj; la suda marelefanto, Arctocephalus forsteri, Arctocephalus tropicalis, Phocarctos hookeri kaj la malofta Phocarctos hookeri de kiu 95% de la populacio de la mondo reproduktiĝas en Aŭklandoj.

Ekzistas ankaŭ nombregoj de reproduktiĝantaj pingvenoj kaj aliaj marbirdoj inkluzive de preskaŭ duono de la specioj de la mondo de albatrosoj, aparte la nuraj reprodukto-kolonioj de la mondo de la antipoda albatroso (Diomedea exulans antipodensis), sudreĝa albatroso (Diomedea epomophora epomophora), kampbela albatroso (Thalassarche impavida), blankakrona albatroso (Thalassarche steadi), kaj salvina albatroso (Thalassarche salvini). La grandaj kolonioj de la salvina albatroso en Baŭnti-Insularo konstruas nestojn de plumoj ĉar ekzistas neniu vegetaĵaro por uzi. Ekzistas ankaŭ izolitaj populacioj de terobirdoj kiuj supozeble ekloĝis ĉi tie estinte alportite per oceanoventoj. Multaj el tiuj birdoj poste estas evoluintaj en unikajn speciojn inkluzive de du endemiaj papagetoj en Antipoda Insulo; la antipoda papageto (Cyanoramphus unicolor) kaj la hoĥstetera papageto (Cyanoramphus hochstetteri).

Simile alta proporcio de lepidopteroj kaj aliaj insektoj de la insuloj evoluis en unikajn endemiajn speciojn.

Kelkaj specioj malaperis ĉar la insuloj estis malkovritaj fare de la homoj. Tiele formortis la makvora galinoralo (Gallirallus philippensis macquariensis), kaj la makvora papageto (Cyanoramphus erythrotis).

Minacoj kaj konservado redakti

Kvankam la insuloj estis parte okupataj en diversaj tempoj, la vivejoj restas plejparte sendifektaj. Tamen enmetitaj bestoj ĉasas la indiĝenan faŭnon kaj paŝtiĝas sur la plantokovraĵo dum kaj mamuloj kaj marbirdoj estas minacataj per ennodiĝo en altmarofiŝkaptado-ekipaĵo. Multhokado por tinusoj kaj trenreta fiŝkaptado por kalmaroj precipe estas difektantaj.

La nuntempaj predantoj en la insuloj inkludas ratojn kaj katojn kaj tiuj estas sisteme forigitaj dum avertaj procedoj estas starigitaj por malhelpi establon de pliaj ekzotaj specioj. Ĉiuj katoj nun estis forigitaj de Makvora Insulo kaj ŝajne estiĝis tuja pliiĝo de kelkaj marbirdopopulacioj. Ĉiuj insuloj estas naturrezervejoj, Monda Heredaĵo de Unesko kaj (krom Baŭnti-Insularo) Centroj de Planta Diverseco. Permeso por alteriĝi devas esti akirita de la Ministrejo pri Naturprotekto (Department of Conservation) por la novzelandaj insuloj kaj de la Tasmania Agentejo por la Parkoj kaj Faŭno (Tasmania Parks and Wildlive Service) pri Makvora Insulo.

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj tundroj
AA1101 Antipoda-subantarktinsula tundro   Aŭstralio,   Nov-Zelando

Eksteraj ligiloj redakti

 
Megaherboj en Kampbelinsulo.