La Antipodaj Insuloj aŭ en angla Antipodes Islands (el la greka αντίποδες - antipodoj[1]) estas neloĝeblaj vulkanaj insuloj sude de — kaj teritorie parto de — Novzelando. Ili kuŝas je 860 km sudoriente de Stewart-insulo.

Antipodaj Insuloj
La Antipodaj Insuloj vidataj el la nordo: En la mezo la ĉefa insulo, maldekstre de tio Bollons Island
La Antipodaj Insuloj vidataj el la nordo: En la mezo la ĉefa insulo, maldekstre de tio Bollons Island
insularo • grupo de insuloj
Akvejo Suda pacifiko
Geografia situo 49° 41′ S, 178° 47′ O (mapo)-49.683055555556178.78333333333Koordinatoj: 49° 41′ S, 178° 47′ O (mapo) f1
Antipodaj Insuloj (Novzelando kromaj insuloj)
Antipodaj Insuloj (Novzelando kromaj insuloj)
DEC
Antipodaj Insuloj
Antipodaj Insuloj

Map

Nombro de insuloj 6 (+multaj rokoj)
Ĉefa insulo Antipodinsulo
Tuta areo 22 km²f1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Topografia mapo de la Antipodaj Insuloj.
Topografia mapo de la Antipodaj Insuloj.
vdr

La insularo konsistas el unu ĉefa insulo, nome Antipodinsulo, de 20 km², Boloninsulo de 2 km² norde, kaj nombraj malgrandaj insuletoj kaj klifinsuletoj, kiaj Windward, Leeward kaj Archway. La plej alta pinto estas Monto Galloway (366 m), kiu ankaŭ formas parton de la plej ĵusaj vulkanoj de la insularo.[2]

Biogeografie, la insuloj estas parto de la ekoregiono "antipoda-subantarktinsula tundro". La insuloj estas enskribitaj en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko, kun aliaj Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj. La insularo estas naturrezervejo kaj ne estas ĝenerala publika alireblo.

La nomo de la insularo estas klarigita pro la fakto ke ĝi estus la antipodo de Britio. La vera antipodo de Britio situas proksime de la insularo. Inverse la antipodo de la insularo situas kelkajn kilometrojn oriente de Cherbourg (Francio).

49° 40′ 59″ S 178° 47′ 0″ O / 49.68306 °S, 178.78333 °O / -49.68306; 178.78333 (mapo)

Notoj redakti

  1. Antipodes, Liddell kaj Scott, "A Greek-English Lexicon", ĉe Perseus.
  2. gvp, 1305-01-, Antipodes Island