Antocerofitoj

(Alidirektita el Antocerotoj)

La antocerofitoj (latine Anthocerotophyta) estas unu el la tri plantaj divizioj el briofitoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antocerofitoj
Phaeoceros laevis
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: embriofitoj Embryophyta
Divizio: antocerofitoj Anthocerotophyta
antocero Anthoceros
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj formas rondajn foliecajn platetojn verdajn, kies ĉeloj enhavas po unu kloroplaston, kies histoj estas nur iom diferenciĝantaj, kaj kies sporofitoj tigformaj dividiĝas en 2 laŭlongaj valvoj ĉirkaŭ la kolumelo.
Tiuj briofitoj vivas en varmaj kaj mezvarmaj regionoj sur malseka tero.

La antocerofitoj enhavas 3 ordojn, 3 familiojn, 14 genrojn kaj ĉirkaŭ 200 speciojn[1]. Ĝia tipa genro estas antocero.

Dendroceros crispus kreskanta sur arboŝelo
Vivo-ciklo de tipa antocerofito, Phaeoceros

Taksonomio redakti

Laŭ National Center for Biotechnology Information (16 apr. 2020)[2], The Plant List kaj World Flora Online (16 apr. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj (ĝis familioj), kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti