Antoine Christopher Cassar (naskiĝis en 1978 en Londono[1]) estas malta poeto kaj literatura tradukisto. En septembro 2009, lia poemo Merħba, plurlingva poemo pri gastamo, estis la granda premiogajninto de la Konkurso United Planet Writing[2] en 2009, kiu gastigis pli ol 70 lingvojn[3].

Antoine Cassar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1978 (1978-01-01) (46-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj maltafrancaanglaitalahispana
Ŝtataneco MaltoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo lingvisto • poeto
vdr

Verkaro redakti

La verkaro de Cassar traktas temojn kiel lingvo, fremduloj kaj fino de nacieco kaj landlimoj[4].

Mappa tal-Mediterran (2013), almuzikita fare de Effie Azzopardi & Samwel Grima (2013) kaj ensemblo POW (2018)

Bejn / Between (2011)

Nannu, Nanna (2011)

Merħba[5] (malta por 'bonvenon' 2009), kiu elsendus similan senton de planeda gastamo, kaj grafike (sur la paĝo) kaj ritme (en prezentado) kiel elvokis ĉe li la Atlason de lingvoj (The Atlas of Languages) de Bernard Comrie kaj Maria Polinsky[6]. La poemo estis une lanĉita ĉe la Istituto Italiano di Cultura en Bruselo,

Mużajk (2008)

Ħbula Stirati (2007)

Migrado redakti

Pasporto (2009) estas protesta poemo eldonita en kvazaŭ pasporta formo traktanta temojn de migrado kaj amo al la homaro. Ĝi estis tradukita en naŭ lingvoj, kun enspezoj donacita al rifuĝintaj bonfaradoj ĉirkaŭ la mondo[1][7].

En 2013 li redaktis la multlingvan artan gazeton pri migrado kaj landlimoj Le monde n'est pas rond, nome de No one is illegal [8](Neniu estas kontraŭleĝa) en Luksemburgo.

Mozaikaj poemoj redakti

La poemaro Mużajki (mozaiko) kombinas minimumon de kvin lingvoj, plejparte la angla, franca, itala, malta kaj hispana, ofte en la formo de Petrarka soneto[9].

Ĉi tiuj poemoj, la unua serio de kiu estis eldonita en julio 2007 en la antologio Ħbula Stirati (Dancoŝnuro)[10], plektas unulingvan (maltan) rakontfadenon kun plurlingva ŝnuro de vortoj, frazoj kaj sonoj 'bonvenigantaj' la vojaĝanton-leganton, zorgante pri daŭra kohera ritmo kaj logika poezia sinsekvo.

Inter la ĉefaj temoj esploritaj de la mozaikaj poemoj estas la vanteco kaj vaneco de la vivo, amo unrequited aŭ plenumita, la absurdaĵo de koloniismo kaj nacieco kaj la disorientiga sento de diverseco en si mem.[11]

La pli profunda signifo de ĉi tiuj poemoj ne kuŝas nur en la vortoj aŭ versoj, sed pli specife en la ludado kun la sono ke la ŝanĝo de unu lingvo al alia, ĉar kiel la poeto klarigas, 'la mozaikaj poemoj estas kreitaj ne tiel por esti legataj sed esti aŭdataj'"[12].

Tradukoj redakti

Cassar estas literarara tradukisto de nombro de maltaj verkistoj al la angla, interalie la romanon Riħ Suda (2007) de Pierre J. Mejlak, malta ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto de romanoj kaj porinfana literaturo kiu gajnis multajn premion interalie en 2014 la EU-premion pri literaturo kun la noverlaro Dak li l-Lejl Iħlik Tħħħ (Kiam ni sendas la tagon). Li ankaŭ tradukis al la malta el la hispanlingva verkaro de Pablo Neruda.

Esperanto redakti

La poemo Pasporto estis ankaŭ tradukita al Esperanto[13].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Persona retejo de Antoine Cassar

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Barekat, Houman, "Dancing Doubles", Times Literary Supplement, la 25-an de aprilo 2018, arkivigita de la originalo, la 6-an de novembro 2019.
  2. unitedplanet.org
  3. (en) The Babel in Us (La Babelo en Ni) , Blogo As Open As the Sky because in the East, between two people, there is only light…Origine publikigita & tradukita en la hebrean: "The Babel in Us", מרחב الفضاء Space Poetry Magazine, Numero 3, aŭgusto 2013
  4. (en) "Meet an Award-Winning Maltese Poet: Walking Through Memories with Antoine Cassar". The London Book Fair, arkivigita de la originalo, la 6-an de novembro 2019.
  5. Merħba, aŭdebla en la retejo de Lyricline.org, kiu gastias poetojn kaj tradukistojn en pluraj lingvoj.
  6. (en) Merħba bikom, Poets of Babel, GoodReads, la 30-an de majo 2013, alirite la 6-an de novembro 2022.
  7. (en) "Passaport - The Author". Passaport, arkivigita de la originalo, la 25-an de marto 2013.
  8. (en) No one is illegal - call it a little multilingual help, GoodReads, la 20-an de junio 2020.
  9. Marija Grech, "Mosaics: A symphony of multilingual poetry", The Daily Star (Kuwait), 2007
  10. Cassar on Ħbula Stirati
  11. Mużajk website. Arkivita el la originalo je 2017-10-24. Alirita 2022-11-06.
  12. Marija Grech, ibidem
  13. Pasporto, trad. Klara Ertl, eld. Flandra Esperanto Ligo, 2020, World Cat.