Jean-Antoine Watteau (franclingva prononco: [ʒɑ̃ ɑ̃twan vato]; baptita la 10-an de oktobro 1684, mortis la 18-an de julio 1721),[1] plej bone konata kiel Antoine Watteau, estis franca pentristo kies mallonga kariero okazigis la revivigon de intereso en koloro kaj movado, kiel en la tradicio de Correggio kaj Rubens. Li revivigis la forton de la iom vanuigita Baroka stilo, ŝanĝante ĝin al malplej serioza, pli naturalisma, malpli formale klasika, Rokoko. Watteau estas konsiderata kiel inventisto de la ĝenro de fêtes galantes, nome scenoj de bukolika kaj idilia ĉarmo, nuancigita per teatreca etoso. Kelkaj el liaj plej bone konataj temoj estis pentritaj el la mondo de la itala komedio (Delarto) kaj baleto.

Antoine Watteau
Persona informo
Naskonomo Jean-Antoine Watteau
Naskiĝo 10-an de oktobro 1684 (1684-10-10)
en Valenciennes, Graflando Henegovio,  Reĝlando Francio
Morto 18-an de julio 1721 (1721-07-18) (36-jaraĝa)
en Nogent-sur-Marne,  Reĝlando Francio
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando FrancioFrancio
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • desegnisto • artisto • gravuristo • konstrua desegnisto
Verkoj Nymph and Satyr
The Embarkation for Cythera
The Shop Sign of Gersaint
Pierrot
vdr
Enŝipiĝo al Kitero, 1717, Luvro. Multaj komentistoj notis, ke ĝi priskribas eliron el insulo Kitero, nome naskoloko de Venuso, tiele simbole de la mallongdaŭro de amo.

En 1712 li petis stipendion al la franca Académie royale de peinture et de sculpture kaj li ricevis ĝin por unujara estado en Romo kaj krome li estis akceptita kiel membro de la Akademio.[2] Li donis la postulitan verkon nur post kvin jaroj, sed ĝi estis unu el la majstroverkoj: nome la Pilgrimo al Kitero, nomita ankaŭ kiel la Enŝipiĝo al Kitero.[3]

Watteau ne havis aristokratajn patronojn; liaj klientoj estis burĝoj kiel bankistoj kaj komercistoj. Inter liaj plej famaj pentraĵoj, krom la du versioj de Pilgrimo al Kitero, unu el Luvro, alia en la Palaco Charlottenburg, Berlino, estas Pieroto (delonge identigita kiel "Gilles"), Fêtes venitiennes (Veneciaj festoj), Amo en Itala Teatro, Amo en Franca Teatro, "Voulez-vous triompher des belles?" kaj Mezzetin. La temo de lia ŝlosila pentraĵo, Pierrot (Gilles), estas aktoro vestita en blanka satena vesto kiu staras izole el siaj kvar kunuloj, montranta enigman esprimon en sia vizaĝo.[4]

Notoj redakti

  1. Wine, Humphrey, kaj Annie Scottez-De Wambrechies. "Watteau" en Grove Art Online. oxfordartonline.com Oxford University Press. Alirita la 4an de Septembro 2018.
  2. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art. p. 21. ISBN 0894680749.
  3. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art. p. 396. ISBN 0894680749.
  4. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art. pp. 429–434. ISBN 0894680749.