Antonín Jaroslav Puchmajer

Antonín Jaroslav PUCHMAJER (naskiĝis la 7-an de januaro 1769 en Týn nad Vltavou - mortis la 29-an de septembro 1820 en Praha) estis ĉeĥa poeto kaj tradukisto en la epoko de revekiĝanta ĉeĥa kulturo.

Antonín Jaroslav Puchmajer
Persona informo
Antonín Jaroslav Puchmajer
Naskiĝo 7-an de januaro 1769 (1769-01-07)
en Týn nad Vltavou
Morto 29-an de septembro 1820 (1820-09-29) (51-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥarusa vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • verkisto • vortaristo • katolika sacerdoto • pastrolingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis filozofion kaj teologion, estis paroĥestro en diversaj lokoj en Bohemio.

Kiel konanto de la slavaj literaturoj li helpis al Josef Dobrovský kun verkado de germana-ĉeĥa vortaro, tradukadis el la slavaj literaturoj kaj el la aliaj pere de la pola lingvo (el Homero, Schiller, Montesquieu), fondis grupon unua novĉeĥa skolo poezia kaj verkis ankaŭ proprajn poemojn, inter kiuj la plej sukcesaj estas Óda na Jana Žižku z Trocnova (Odo pri Jan Žižka el Trocnov) kaj Óda na jazyk český (Odo pri la lingvo ĉeĥa). La preparata poemaro Fialky (Violoj) dum lia vivo ne aperis.

Inter la jaroj 1795 - 1814 li eldonis kvin almanakojn de la tiutempa ĉeĥa poezio.

Li estis ankaŭ aŭtoro de unuaj ĉeĥlingvaj lernolibroj de la rusa kaj cigana lingvoj.