Antonín Mrkos

ĉeĥa astronomo

Antonín Mrkos (27-a de januaro 1918 en Střemchoví - 29-an de majo 1996 en Prago) estis ĉeĥa astronomo. Li naskiĝis en Střemchoví, vilaĝo de la municipo Dolní Loučky en la distrikto Brno-provinco.

Antonín Mrkos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1918 (1918-01-27)
en Střemchoví
Morto 29-an de majo 1996 (1996-05-29) (78-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Familio
Edz(in)o Ľudmila Pajdušáková
Okupo
Okupo astronomo • malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li eniris en la Universitato de Brno en 1938 sed la Dua Mondmilito interrompis lian lernadon. En 1945 li aniĝis al la teamo de la Observatorio Skalnaté Pleso. Li tie malkovris plurajn neordinarajn kometojn, plej fama estis la kometo C/1957 P1. Inter 1950 kaj 1961 li laboris en la observatorio de Lomnický štít.

Li partoprenis al du sovetaj polusaj ekspedicioj en Antarkto en 1957 - 1959 kaj 1961 - 1963, por, interalie, studi la sudajn brilojn ; li estis la unua ĉeĥo, kiua tingis la sudan poluson de neatingebleco. Li estis invitita partopreni al tria ekspedicio, sed ne povis partopreni ĉar li estis suferinta akcidenton aŭ verŝajne provo de murdo : iu metis koncentritan lesivon en lia botelon da mineralakvo. Depost tiam li povis manĝi nur likvajn manĝaĵojn dum la cetero de sia vivo.

Inter 1966 kaj 1991 li estis direktoro de la Observatorio Kleť, de 1968 li faris fotajn observojn elde tiu observatorio kaj, en 1977, turni sian intereson al la malgrandaj planedoj. Li estis dum pluraj jaroj plej regula kontribuanto al la Minor Planet Center.

Li malkovris, kunmalkovris aŭ remalkovris 13 kometojn kaj 269 asteroidojn. La asteroido 1832 Mrkos estis tiel nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

ĉeĥe Biografio