Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anton BALAGUÉ (1912 - 1970) estis aŭstra esperantisto de kataluna deveno.

Anton Balagué
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1911 (1911-11-30)
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco HispanioAŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis centra administranto kaj unu el ĉefaj aktivuloj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

Anton Balagué estis instruisto. Li devis forlasi Hispanion post ties enlanda milito, unue al Francio kaj poste al Aŭstrio. Tie li edziĝis al Antonie Sindl, kaj ili vivis en la urbo Sankt Pölten.

Li organizis serion de konferencoj kiuj kondukis al la formado de pac-movado esperantista. Ĝi kunigis fortojn en okcidentaj eŭropaj landoj (plejparte el maldekstra orientiĝo, proksima al la komunista movado) kaj orientaj. Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de MEM, kaj redaktoro de ties revuo "Paco".