Anton Cajetan Adlgasser

Anton Cajetan ADLGASSER (foje Anton Cajetan Adelgasser; 1a de Oktobro 1729 – 23a de Decembro 1777) estis germana orgenisto kaj komponisto en la Salcburgaj Katedralo kaj kortego, kaj komponis grandan kvanton de liturgia muziko (inklude ok mesojn kaj du rekviemojn) same kiel oratoriojn kaj orkestrajn kaj klavarajn verkojn.

Anton Cajetan Adlgasser
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1729 (1729-10-01)
en Inzell
Morto 22-an de decembro 1777 (1777-12-22) (48-jaraĝa)
en Salcburgo
Mortokialo apopleksio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Edz(in)o Maria Anna Fesemayr
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Maskiĝinta en Inzell, Bavario, li translokiĝis al Salcburgo, kie li studis kun Johann Ernst Eberlin. El 1750 li estis orgenisto en la Katedralo de Salcburgo, kie li restis por la cetero de sia vivo. Post vizito al Italio en 1764–5 li direktis la verkon de Metastasio nome La Nitteti (lia nura opero) ludita en Salcburgo (1767), kaj en 1767 li kunlaboris kun Mozart kaj Michael Haydn por la oratorio Die Schuldigkeit des ersten Gebots. Mozart, kiu ege aprezis la muzikon de Adlgasser, sukcedis lin kiel Orgenisto en la Salcburga Katedralo en 1777. La unua geedzeco de Adlgasser, en 1752, estis al Maria Josepha, filino de lia antaŭanto, J.E. Eberlin, en la Salcburga Katedralo. Kvar jarojn poste li edziĝis al Maria Barbara Schwab, kaj en 1769 al la kortega kantistino Maria Anna Fesemayer (1743–82), kiu kantis en Die Schuldigkeit kaj kreis la rolon de Ninetta en La finta semplice. Leopold Mozart estis atestanto en la tria geedzigo.

Li mortis en Salcburgo en 1777 pro koratako suferita dum li ludis orgenon.

Bibliografio redakti