Anton Faistauer

aŭstra artisto

Anton FAISTAUER (naskiĝinta la daton 14-an de februaro 1887 en Sankt Martin bei Lofer/Pinzgau, mortinta la 13-an de februaro 1930 en Vieno) estis aŭstra ekspresionisma pentristo. Li anis ĉe Berlina secesio.

Anton Faistauer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1887 (1887-02-14)
en Sankt Martin bei Lofer
Morto 13-an de februaro 1930 (1930-02-13) (42-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Maishofen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo • artisto • vidartisto
vdr
Muelejo apud Maishofen

Vivo redakti

Li venis de familio de farmistoj, kreskis proksime de Maishofen apud Zell am See kaj origine volis fariĝi katolika pastro. Post renkontiĝo kun Albert Paris Gütersloh, dum li frekventis la gimnazion en Bozen, li iĝis interesita pri pentraĵo. De 1904 ĝis 1906, li iris al privata artlernejo funkciigita fare de Robert Scheffer (1859-1934) en Vieno, poste al la Akademio de belartoj kie li studis ĉe Alois Delug kaj Christian Griepenkerl.

En 1909 li abdikis de la akademio kaj, kune kun Anton Kolig, Robin Christian Andersen, Franz Wiegele kaj Egon Schiele, iĝis unu el la fondintoj de la grupo "Neukunstgruppe", por protesti kontraŭ la konservativaj sintenoj de la akademio. De 1909 ĝis 1912, li vojaĝis al Tiĉino, Norda Italio kaj Berlino kaj ekspoziciis vaste. En 1913, li geedziĝis kun Ida Andersen, la fratino de lia amiko. Pro la Unua mondmilito, li moviĝis reen al Maishofen en 1915.

Malgraŭ maltaugeco, li estis devigita militservi sen armoj de 1916 ĝis 1918 ene de la 59-a infanteria regimento. Post julio 1917, li ekdeĵoris ĉe la primilithistoria muzeo en Vieno sur posteno "por specialaj celoj", de kie li helpis organizi militajn artekspoziciojn kun sia amiko Egon Schiele.

La postmilita periodo redakti

Post la milito li vivis en Salzburg kie, kun Felix Albrecht Harta kaj aliaj, li fondis alian radikalan artgrupon nomita "Der Wassermann". Lia edzino mortis la nokton antaŭ ilia unua ekspozicio. Du jarojn poste, li reedziĝis. Antaŭ 1925, li suferis de pulmo kaj stomakmalsanoj kaj faris plurajn terapiajn ekskursetojn al Bozen. Tiun saman jaron, li ricevis gravan komisionon pentri freskojn ĉe la nova Eta festivalejo de Salcburgo. Tio estis sekvita fare de similaj komisionoj en la seminario en Bamberg kaj kastelo en la Weidlingau (distrikto de Vieno). Dum tiu periodo, lia dua geedzeco malsukcesis kaj li ekvivis kun sia amantino.

En 1926 al li estis ofertita profesoreco en la akademio viena, sed li ne akceptis tion. Li ja revenis al Vieno en 1927, sed daŭre vojaĝis, precipe en Italion. Tri jaroj poste, li havis stomakhemoragion kaj mortis post kirurgia operacio. Li estis entombigita en Maishofen sub grava monumento dizajnita fare de Clemens Holzmeister. Strato en Salzburg estas nomita post li kaj la salcburgia landa registaro aljuĝas ade ekde 1972 la premion "Anton-Faistauer-Preis" por elstaraj artaj kreitaĵoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anton Faistauer en la angla Vikipedio.