Anton PASHKU (naskiĝinta la 8-an de januaro 1937 en Prizren-Graždanik, mortinta la 31-an de oktobro 1995 en Priŝtino) estis albana kaj jugoslava ĵurnalisto, verkisto, romanskribinto kaj dramaturgo.[1].

Anton Pashku
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1937 (1937-01-08)
en Grazhdaniku
Morto 31-an de aŭgusto 1995 (1995-08-31) (58-jaraĝa)
en Priŝtino
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Pashku trapasis la junulajn jarojn en Prizren kiel filo de bakisto kaj de dommastrino. Li finis la elementlernejon en Prizren kaj la mezlernejon en Priština. Ekde 1958 li verkis kiel ĵurnalisto ĉe la gazeto "Rilndja" iĝonte poste verkisto de kulturaj kolumnoj en la albanlingva gazetaro. Ekde 1973 li eldonis prozaĵojn kaj dramojn ĉe la Rilindje-eldonejo kie li restis ĝismorte. Krome li eldonis la literaturgazeton "Jeta e re" kaj la magazinon "Fjalja".

Pashku skribis ethistoriojn romanojn kaj teatraĵojn tradukotajn en ĉiujn lingvojn de la iama Jugoslavio. Sian unuan historion li publikigis en 1955 en la menciita literaturgazeto "Jeta e re". De taim li daŭre partoprenis la literaturan vivon eminente. La dramoj Sinkopa kaj Gof surscenejigitis en teatroj de Kosovo, de Zagrebo kaj de Skopje. Pashku estas tre moderna aŭtoro de absurdaĵoj kaj groteskaĵoj kaj aŭtodidaktikulo koncerne la okupighon pri albanlingva literaturo. Tiun inklinon jam lia avo apogis. La albanlingva literaturo tre influis lin. Li membris ĉe "Ligo de kosovaj verkistoj" kaj ekde 1993 ĉe "Kosova akademio pri sciencoj kaj artoj" (Akademia e Shkencave dhe e Arteve e Kosovës/ASHAK). Dumvive ni atingis ne chiujn albanlingvulojn, vole nevole. En komunisma Albanio mem liaj verkoj ne rajtis aperi pro ke li taksitis dekadenculo; sekve li ghis hodiau ne tro konatas. Liaj verkoj ofte komparatas al la skribmaniero de George Orwell, Franz Kafka kaj Robert Musil.

Verkoj redakti

  • Tregimet, Jeta e re, Priŝtino 1961
  • Nji pjesë e lindjes, rakontoj, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1965
  • Kulla, rakontoj, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1968
  • Sinkopa, dramo, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1969
  • Oh, roman, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1971
  • Kjasina, rakontoj, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1973
  • Gof, dramo, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1976
  • Lutjet e mbrëmjes, rakontoj, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1978
  • Tragjedi moderne, dramoj, eldonejo Rilindja, Priŝtino 1982

En 1986 eldonitis liaj verkoj en tri volumoj fare de la Rilindja-eldonejo: 1. Tregime fantastike (rakontoj fantastkiaj), 2. Oh, 3. Tragjedi moderne (tragedia moderna).

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti