Anton WALLNER (naskiĝinta eble en 1768 eble en Krimml, mortinta la 15-an de februaro 1810 en Vieno) estis la gastejestro de Gasthof Aichberger en Matrei. Li taksiĝis de kelkaj historiistoj la salcburgia ekvivalento al la tirola ribelulo Andreas Hofer (kvankam Wallner ne nepre insistis pri konservo de Salcburgio kiel ŝtata unio kaj favoris aliĝon de alpaj distriktoj al Tirolo).

Anton-Wallner-monumento, Krimml

Vivo redakti

 
La naskiĝidomo de Wallner en Krimml

Wallner naskiĝis sur la bieno Hinterlehengut kaj edzinigis en 1785 la filinon de la Walder-gastejestro el Wald im Pinzgau, Theresia Egger. En 1791 li vendis la gepatran bienon kaj akiris la Aicherger-gastejon en Orienta Tirolo.

Antaŭ la fono de la Tirola ribelo dum la Kvina Koalicimilito estiĝis ankaŭ en Salcburgio rezistadanaro kontraŭ la francaj kaj bavaraj okupantoj. Pafisttaĉmentoj sub la komando de Wallner okupis gravajn montajn trapasejojn en Salcburgio. Kiam en la 27.7.1809 bavaraj trupoj intencis marŝi - sub franca gvidado - tra Pongau al Pinzgau, okazis la batalo ĉe la Longa Ponto en Taxenbach (kune kun Johann Panzl). En la aŭgusto samjara oni sukcese forpelis la bavarojn tra Lofer kaj Unken reen al Bad Reichenhall.

Pro la kontrakto de Schönbrunn (14.10.1809) la Aŭstra imperio devis cedi Salcburgion; Wallner retiriĝis al Matrei. Sed mallonge malfrue iĝis nova ribelo kaj Wallner nomumiĝis denove gvidanto de marodantoj. Ili unue havis sukceson ĉe la monteto Aineter Bergl en Orienta Tirolo; pro la plimulto de la francaj trupoj la sorto baldaŭ malbonis (ekz. ĉe batalo en Schneizlreuth-Melleck). Oni proskribis Wallner-on kaj metis monpremion de 1000 guldenoj por lia aresto. Wallner fuĝis tra Heiligenblut / Distrikto Spittal an der Drau al Vieno. Tie la imperiestro mem peris al li bienon kaj jaran pensionon de 500 guldenoj promesante plenan subtenon por la venigo de la familianoj al Vieno. La anonco pri la morto de la edzino kaj de la infanoj kiel ankaŭ pri la detruo de lia gastejo (tio ĉi estis ne vere) ŝokegis lin. Li mortis en malsanulejo en la aŭstria ĉefurbo.

Honoroj redakti

  • La kazerno en Saalfelden nomitis por li Anton-Wallner-Kaserne.
  • Samloke estiĝis en 1987 ankaŭ studenta korporacio kiu nomiĝas p.B.! Anton Wallner. [1].
  • Stratoj nomiĝis por li en Zell am See, Saalfelden kaj Hallein.
  • Monumentojn starigis oni en Krimml kaj Taxenbach.

Fonto redakti

  • Josef Lahnsteiner: Oberpinzgau. Von Krimml bis Kaprun. Eine Sammlung geschichtlicher, kunsthistorischer und heimatkundlicher Notizen für die Freunde der Heimat. 1956, p. 198–199

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. informoj klubaj kaj pri-wallneraj