Antoni Czubryński

Antoni CZUBRINSKI, ĝuste Czubryński (naskiĝis la 31-an de januaro 1885 en Krakovo, mortis la 9-an de novembro 1960 en Varsovio[1]) estis pola gimnazia instruisto, liberpensulo, daŭriganto de astralistikaj esploroj pri la Biblio, komencitaj de Andrzej Niemojewski, kunlaboranto de la astrologo Franciszek Prengel kaj esperantisto.

Antoni Czubryński
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1885 (1885-01-31)
en Krakovo
Morto 9-an de novembro 1960 (1960-11-09) (75-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • parapsikologo • filozofo
vdr

Czubryński finis klasikan gimnazion en Krakovo. En Zuriko li studis natursciencon kaj poste filozofion en la Jagelona Universitato, kie li doktoriĝis en 1913 kaj ekinteresiĝis pri pola folkloro kaj slavaj legendoj. Post la morto de Niemojewski li eldonis du liajn laboraĵojn:

  • Biblia a gwiazdy. Sto pytań stawianych biblistom oraz sto odpowiedzi dla ludzi umiejących myśleć własną głową (Biblio kaj steloj. Cent demandoj al bibliistoj kaj cent respondoj por homoj scipovantaj pensi proprakape), Sapere Ausuris, Warszawa 1924, 1959
  • Polskie niebo (Pola ĉielo), Warszawa 1924

Li verkis multajn informilojn kaj statistikajn artikolojn pri Esperanto, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri Esperanto. Czubryński estis iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata Esperanto-akordo"[2] kaj pri ĝenerala plebiscito por Esperanto inter neesperantistoj.

Czubryński estis membro de la Lingva Komitato antaŭ la dua mondmilito kaj de 1949 apartenis al la unua membraro de la restarigita Akademio de Esperanto.

Fonto redakti

  • Henryk Hoffmann, Astralistyka (szkice z dziejów religioznawstwa polskiego), Jagelona Universitato, Kraków 1991

Notoj redakti

  1. Nekrologo de Czubryński en Pola Esperantisto
  2. angle The green star, Joseph W. Dubin, National Institute of Esperanto, Philadelphia (1944), p.174