Antoni Kazimierz Dudek (naskiĝis la 17-an de oktobro 1966 en Krakovo) – pola politologo, profesoro pri homa scienco, membro de Konsilio de la Instituto pri Nacia Memoro (IPN).

Antoni Dudek
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1966 (1966-10-17) (57-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo politikologo • universitata instruisto
vdr

En 1990 finis studadon en Instituto de Politikaj Sciencoj kaj Internaciaj Rilatoj ĉe Jagelona Universitato. En 1994 akiris gradon de doktoro de politikaj sciencoj surbaze de laboraĵo pri la politiko de regantoj de la Pola Popola Respubliko kontraŭ katolika eklezio en la jaroj 1956–1970. En 2004 habilitiĝis en Fakultato de Internaciaj kaj Politikaj Studoj ĉe la Jagelona Universitato surbaze de disertaĵo Reglamentata revolucio. Dismeto de komunisma diktaturo en Pollando en 1988–1990. La 30-an de decembro 2009 prezidento Lech Kaczyński atribuis al li titolon de la profesoro pri homa scienco, nomumon ricevis la 9-an de junio 2010.

Antoni Dudek iĝis scienca laboristo de la Instituto de Politikaj Sciencoj kaj Internaciaj Rilatoj ĉe la Jagelona Universitato kaj de la Instituto de Nacia Memoro. En ambaŭ institucioj atingis postenon de profesoro eksterordinara. De septembro 2000 laboris en Oficejo de Publika Edukado de IPN kiel ĉefo de la Fakultato pri Sciencaj Esploroj, Dokumentado kaj Bibliotekaj Kolektoj. De februaro 2006 ĝis aprilo 2010 estis konsilisto de prezidanto de IPN Janusz Kurtyka. En 2011 estis elektita de Sejmo al nova Konsilio de IPN.

Li okupiĝas pri la plej freŝa politika historio de Pollando kaj ties nuntempa politika sistemo. Aŭtoro kaj kunaŭtoro de dekkelkaj libroj kaj kelkcento da artikoloj dediĉitaj antaŭ ĉio al la plej nova historio, en la jaroj 2002–2009 estis redakciano de duonjarlibro "Pamięć i Sprawiedliwość" (Memoro kaj Justeco). Publikigis interalie en semajnrevuo "Wprost", "Rzeczpospolita" kaj "Dziennik". En Pola Televido kadre de TVP Historia de majo 2007 ĝis majo 2009 gvidis publicistan programon Kulisoj de la Tria Respubliko. Konsultinto de kelkaj dokumentaj filmoj kaj de televidserioj, interalie Militaj ludoj pri Ryszard Kukliński.

Distingita per arĝenta medalo Gloria Artis (2005) kaj Ora Kruco de Merito (2007).

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Bolesław Piasecki, Próba biografii politycznej (Provo de politika biografio) (1990, kunaŭtoro Grzegorz Pytel)
  • Bez wahania, Wywiad-rzeka z Leszkiem Moczulskim (Sen hezito, Intervjuo-rivero kun Leszek Moczulski) (1993, kunaŭtoro Maciej Gawlikowski)
  • Państwo i Kościół w Polsce 1945–1970 (Ŝtato kaj Eklezio en Pollando 1945-1970) (1995).
  • Walki uliczne w PRL 1956–1989 (Stratbataloj en Pola Popola Respubliko 1956-1989) (1999, kunaŭtoro Tomasz Marszałkowski)
  • Ślady PeeReLu (Postsignoj de Pola Popola Respubliko) (2000)
  • Pierwsze lata III Rzeczypospolitej 1989–2001 (La unuaj jaroj de la 3-a Respubliko) (2002)
  • Komuniści i Kościół w Polsce 1945–1989 (Komunistoj kaj Eklezio en Pollando 1945-1989) (2003, kunaŭtoro Ryszard Gryz)
  • Reglamentowana rewolucja. Rozkład dyktatury komunistycznej w Polsce 1988-1990 (Reglamentata revolucio. Dismeto de komunisma diktaturo en Pollando en 1988–1990), (2004)
  • Historia polityczna Polski 1989–2005 Politika historio de Pollando), (2007)
  • PRL bez makijażu (Pola Popola Respubliko sen ŝminkado) (2008)
  • Utopia nad Wisłą. Historia Peerelu (Utopio apud Vistulo) (2008, kunaŭtoro Zdzisław Zblewski)
  • Zmierzch dyktatury. Polska lat 1986–1989 w świetle dokumentów (Krepusko de diktaturo. Pollando de la jaroj 1986-1089 lume de dokumentoj), 1-a volumo (2009), 2-a volumo (2010)
  • Polska 1989–2009. Ilustrowany komentarz historyczny (Pollando 1989-2009. Ilustrita historia komentario) (2009, kunaŭtoro Paweł Śpiewak)
  • Instytut. Osobista historia IPN (Instituto. Persona historio de IPN), (2011)
  • Historia polityczna Polski 1989–2012 (Politika historio de Pollando 1989-2012), (2013)

Eksteraj ligiloj redakti