Antoni Krauze

Antoni Krauze (naskiĝis la 4-an de januaro 1940 en Varsovio, mortis la 14-an de februaro 2018 en Varsovio) estas pola reĝisoro kaj scenaristo. Aŭtoro de filmoj, en tio de pluraj mallongaj filmoj, realigataj ĉefe en Produktejo de Klerigaj Filmoj en Lodzo.

Antoni Krauze
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1940 (1940-01-04)
en Varsovio
Morto 14-an de februaro 2018 (2018-02-14) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Academy of Fine Arts, Warsaw • Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝisoro Antoni Krauze (meze) en Gdynia (la kruciĝo de la stratoj: Świętojańska kaj Aleo de Józef Piłsudski) - dum la filmado de Czarny czwartek (Nigra ĵaŭdo) filmo pri la pola ribelo de Decembro 1970, (marto 2010)
Antoni Krauze - dum la filmado de Czarny czwartek (Nigra ĵaŭdo) filmo pri la pola ribelo de Decembro 1970), (marto 2010)
La Komandora Kruco de la Renaskiĝo de Pollando
Ora medalo "Merita por Kulturo Gloria artis"

Biografio redakti

Li studis en Akademio de Belartoj kunlaborante ankaŭ kun Studenta Teatro de Satiristoj. En 1966 finis Reĝisoran Fakultaton de Ŝtata Altlernejo Teatra kaj Filma en Lodzo. En 1968 kunlaboris kun Krzysztof Zanussi. Ekde 1969 laboras memstare. Kunlaboris kun krakova kabaredo Piwnica pod Baranami (Kelo sub Virŝafoj).

Elektita filmaro redakti

  • 1966: Skok (dokumenta kurtstria filmo, kunlabore kun Edward Bernstein Żebrowski)
  • 1966: Można lądować (Oni povas surteriĝi) (mallonga filmo / kurtstria filmo)
  • 1967: Konflikty (Konfliktoj) (mallonga filmo / kurtstria filmo)
  • 1967: Cudów nie ma (La mirakloj ne okazas) (mallonga filmo / kurtstria filmo)
  • 1967: W niedzielę (Dimanĉe) (mallonga filmo / kurtstria filmo, la Premio de la Festivalo pri Turismaj Filmoj)
  • 1969: Struktura kryształu (Strukturo de kristalo - debuta filmo de Krzysztof Zanussi; Krauze estis la 2-a reĝisoro)
  • 1970: Monidło (televida filmo, 35’; scenaro laŭ la rakonto de Jan Himilsbach)
  • 1970: Kaszëbë pri germanigo de kaŝuboj dum la dua mondmilito (Krauze estis la 2-a reĝisoro, kunlaboro pri scenaro)
  • 1971: Meta, kies disvastigo estis prokrastata en Pola Popola Respubliko (reĝisoro, dialogoj)
  • 1973: Palec boży (Dia fingro)
  • 1975: Strach (Timo), detektiva filmo (reĝisoro) (scenaro Zbigniew Safian. Premio en la Internacia Filma Festivalo en San Sebastian, 1975)
  • 1979: Podróż do Arabii (Vojaĝo al Arabio), psikologia filmo (reĝisoro, scenaro)
  • 1980: Party przy świecach (La festo ĉe kandeloj) (reĝisoro)
  • 1982: Prognoza pogody (Prognozo de vetero)
  • 1988: Dziewczynka z hotelu Excelsior (Knabineto el la hotelo Excelsior) (reĝisoro)
  • 1989: Koniec świata kormoranów (Fino de la mondo de kormoranoj) (dokumenta filmo pri Piotr Szczepanik por Pola Televido, 60’)
  • 1995: Akwarium (Akvario) laŭ la romano de Viktor Suvorov (reĝisoro, scenaro)
  • 1998: Szwed z Wesela, czyli niezdrowo i romantycznie (la dokumenta filmo pri sveda tradukisto Anders Bodegård por Pola Televido, 40'. Speciala Premio en la 32a Festivalo de Dokumentaj Filmoj kaj Mallongaj Filmoj en Krakovo, 1999)
  • 2003: W jednym – o przyjaźni, miłości i śmierci (la dokumenta filmo pri Janina Garycka por Pola Televido, 42’. Premio de TV Planete por la plej bona pola filmo kaj Premio de TV Pola Kino en la 44a Festivalo de Dokumentaj Filmoj kaj Mallongaj Filmoj en Krakovo, 2004)
  • 2005: Radość pisania (La ĝojo skribi) pri Wisława Szymborska
  • 2010: Czarny czwartek (Nigra ĵaŭdo) pri la pola ribelo de Decembro 1970) (reĝisoro) (vidu la apudan foton dum la kreado de la filmo)
  • 2013: Smoleńsk (Smolensk) (reĝisoro), realigata en 2013-2015, kies premiero estas malfruigata ekde aprilo 2010, datreveno de la katastrofo de pola registara aviadilo apud Smolensk

Distingoj redakti

  • Premio de Andrzej Munk pro la plej bona debuto, 1973
  • Speciala Premio pro la tutviva kompleta kreado en la Internacia Festivalo de la Aŭtoraj Filmoj en San Remo, 1988
  • La Komandora Kruco de la Renaskiĝo de Pollando, 2015 (vidu la apudan foton)
  • Ora medalo "Merita por Kulturo Gloria Artis", 2016 (vidu la apudan foton)
  • La Premio de Prezidento Lech Kaczyński, 2017 (krome distingita kun li lia frato Andrzej Krauze - ilustristo, grafikisto, karikaturisto, afiŝdesegnisto) atribuita dum la 7-a konferenco kadre de Pollando Granda Projekto - aljuĝata al artistoj servantaj al la vero spite al la mondo de politika ĝusteco (pli fruaj ricevintoj: Wojciech Kilar, Jarosław Marek Rymkiewicz)
  • Postmorte distingita per la Ordeno Renaskiĝinta Pollando, 2018

Festivaloj en kiuj estis distingitaj liaj filmoj redakti

  • La Festivalo de Filmoj en Krakovo:
    • 1999 : Bronza "Lajkonik" - por Szwed z Wesela, czyli niezdrowo i romantycznie (filmo pri svedo Anders Bodegård)
    • 2004 : Premio de TV Planete - por W jednym - o przyjaźni, miłości i śmierci (la dokumenta filmo pri Janina Garycka por Pola Televido, 42’) - la plej bona pola filmo en la 44a Festivalo de Dokumentaj Filmoj kaj Mallongaj Filmoj en Krakovo
    • 2004 : Premio de TV Pola Kino - por W jednym - o przyjaźni, miłości i śmierci (la dokumenta filmo pri Janina Garycka por Pola Televido, 42’) - la plej bona pola filmo en la 44a Festivalo de Dokumentaj Filmoj kaj Mallongaj Filmoj en Krakovo
  • La Festivalo en Lokarno:
    • 1974 : Arĝenta Leopardo - por Palec boży (Dia fingro)
  • La Festivalo de la Mondfilmoj en Montrealo:
    • 2011 : Premio FIPRESCI - por Czarny czwartek (Nigra ĵaŭdo)
  • La Internmacia Filma Festivalo en San Sebastian:
    • 1975 : Premio - por Strach
  • La Festival de Polaj Filmoj en Gdynia:
    • 1981 : Premio de Ĵurio - por Meta
    • 2011 : Speciala Premio - por Czarny czwartek (Nigra ĵaŭdo)