Antoni Patek

Antoni Norbert Patek blazono Prawdzic (naskiĝis la 14-an de junio 1812 en Piaski Szlacheckie, distrikto Krasnostawski, mortis la 1-an de marto 1877 en Ĝenevo) – pola horloĝisto, fondinto de la firmao Patek Philippe & Co. – la unua en la mondo produktanta amase poŝhorloĝojn kaj escepte ekskluzivajn.

Antoni Patek
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1812 (1812-06-14)
en Piaski Szlacheckie
Morto 1-an de marto 1877 (1877-03-01) (64-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Châtelaine
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco Rusia ImperioSvislando
Okupo
Okupo horloĝisto • entreprenisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en nobela familio. En la aĝo de 10 jaroj kun gepatroj translokiĝis al Varsovio. En 1827, post morto de la patro, devis akiri vivrimedojn por la familio.

Venontjare en la aĝo de 17 jaroj eniris la 1-an Regimenton de Ĉevalaj Pafistoj. Kiam en 1830 eksplodis novembra ribelo Antoni Patek ĝin partoprenis. Dufoje estis vundita, avancis ĝis subleŭtenanto de kavaleria regimento. Oktobre 1831 estis distingita per Ora Kruco de la Ordeno Virtuti Militari.

Post falo de la ribelo, en 1831 ekiris al Reĝlando Prusio, kie laŭ ordono de generalo Jozefo Bem, organizis provizoran lokon por migrantaj en Francion polaj ribelintoj. Poste tien mem translokiĝis, kie laboris en presejo. Post kelka tempo iris al Svislando, kie fine setlis en Ĝenevo, tiutempe signifa centro de artaĵoj. Tie ĉi lernis komence pentroarton, sed poste koncentriĝis pri produktado de horloĝoj.