Antonie Adamberger

Antonie ADAMBERGER (naskiĝinta la 30-an de decembro 1790 en Vieno, mortinta la 25-an de decembro 1867 samloke) estis aŭstra aktorino.

Antonie Adamberger
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1790 (1790-12-31)
en Vieno
Morto 25-an de decembro 1867 (1867-12-25) (76-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Valentin Adamberger
Patrino Maria Anna Adamberger
Edz(in)o Joseph Calasanza von Arneth
Infano Alfred von Arneth
Okupo
Okupo teatra aktoro
vdr

Vivo redakti

Orfaniĝinte ŝi ricevis aktoran trejniĝon fare de la poeto Heinrich Joseph von Collin. Ekde 1807 jam ŝi laboris ĉe Burgteatrejo en roloj de tragikaj aŭ naivaj amantinoj. Siajn plej gravajn rolojn ŝi havis en teatraĵoj skribitaj fare de Theodor Körner al kiu ŝi fianĉiniĝis.

En 1817 ŝi retiriĝis de sursceneje kaj nuptis la numismatikiston kaj arĥeologon Joseph von Arneth. En la viena urbodistrikto Leopoldstadt oni nomis strateton por ŝi Adambergergasse. En 1810 ŝi novkreis la Beatrico-rolon ĉe Die Braut von Messina kaj la Klärchen-rolon ĉe Egmont. Ŝi ankaŭ nombriĝis inter la anoj de amikaj rondoj ĉirkaŭ la verkistino Karoline Pichler.

En 1820 ŝi iĝis laŭtlegistino ĉe imperiestrino Karoline Auguste von Bayern (la tria edzino de Francisko la 1-a; poste Adamberger estris la Karolinan-konventon en la 3-a viena urbokvartalo Erdberg (Hainburger-strato). Jen kelkaj aliaj roloj de ŝi: Minna ĉe Minna von Barnhelm, Emilia ĉe Emilia Galotti, Thekla ĉe Wallenstein kaj Leonore ĉe Torquato Tasso.

Literaturo redakti

  • Latendorf: Liebes- und Liedesgrüße an Antonie Adamberger, Leipzig 1885
  • Von Jaden: Theodor Körner und seine Braut, Dresdeno 1896

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 94-95, (surrete.)

Eksteraj ligiloj redakti